József Máthé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Máthé
József Máthé
József Máthé
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1945 (1945-05-03) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo halterlevisto
vdr

József Máthé [jOĵef mAtE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máthé József estas hungara halterlevisto, trejnisto.

József Máthé[1] naskiĝis la 3-an de majo 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Máthé maturiĝis en tekstilista mezlernejo en 1964, post 3 jaroj li akiris elektristan licencon, komercadan licencon en 1983, altnivelan licencon pri komercado en 1989. Li akiris ankaŭ trejnistan diplomon en 1974 en instituto de Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1964 li laboris en pluraj laborlokoj. Lia filino estis same halterlevisto.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

József Máthé inter 1963-1976 estis halterlevisto en sia naskiĝurbo aŭ en Szombathely, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1968-1972. Li estis hungara ĉampiono en 1971, poste en eŭropa ĉampionumo en 1971 li akiris arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Liaj plej konataj trejnistoj estis Károly Ecser, Géza Tóth (halterlevisto) kaj Győző Veres. Li estis trejnisto ekde 1974.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]