József Takáts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Takáts
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1767 (1767-03-18)
en Keszthely
Morto 4-an de majo 1821 (1821-05-04) (54-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo József Takáts
Profesio
Okupo verkisto • teologo • juristo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Takáts [jOĵef takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takáts József estis hungara verkisto, juristo, eldonisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis péteri kaj téti.

József Takáts[1] naskiĝis la 18-an de marto 1767 en Keszthely, li mortis la 3-an de majo 1821 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Takáts frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Győr (lia plej signifa instruito estis József Fabchich), poste seminarion en Pozsony (1786-1790), sed li ne pastriĝis. Hejmenveninta li estis edukisto kaj bibliotekisto ĉe familio Festetics ĝis 1799. Intertempe li fondis eldonejon en 1798 kaj lia plej grava amiko estis Sándor Kisfaludy. Inter 1800 kaj 1810 li estis eklezia juristo en Veszprém (urbo). En tiu periodo li edziĝis kaj li havis kontaktojn kun kremo de la hungaraj literaturaj personoj. En la sekvaj jaroj li agrikulturis en Tét, kie li pli frue aĉetis bienon. Ekde 1816 li estis ĉefnotario de Győr (reĝa departemento). Li okupiĝis ankaŭ pri verkado kaj libroeldonado, bedaŭrinde postmorte parto de lia biblioteko kaj verkaro perdiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Költeményes munkáji (poemaro kaj aliaj verkoj, 1796)
  • Erköltsi oktatások, mellyeket Tolnai gróf Festetits László... (1799)
  • A recensiókról (1818)

Liaj elektitaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sándor Kisfaludy: Himfy kaj aliaj poemoj
  • Sámuel Pápai: A magyar literatura esmérete
  • Miklós Révai: Nagy grammatika

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Keszthely (1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]