Johanson Zilberfarb
Johanson Zilberfarb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1903 en Bresto |
Morto | 13-an de julio 1968 (64-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa • Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Ukraina Soveta Socialisma Respubliko |
Okupo | |
Okupo | historiisto esperantisto |
Johanson Izaakoviĉ ZILBERFARB (ruse Иогансон Исаакович ЗИЛЬБЕРФАРБ; naskiĝis la 13-an de oktobro 1903 en Bresto, mortis la 13-an de julio 1968 en Moskvo[1]) estis ukrainia sovetia historiisto kaj esperantisto.[2]
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Zilberfarb estis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, aktiva en Teknika Komisiono de la Eldon-Kooperativo de SAT[3] kaj aŭtoro de artikoloj en Sennaciulo. Zilberfarb estas la aŭtoro de unu el la plej konataj esperantigoj de La Internacio, kiu estis publikigata en SAT-jarlibroj.[4] Li decidis malaktiviĝi jam en decembro 1926, rifuzante membri en SEU pro ĝiaj polic-spionaj servoj al registaro, kaj restante malaktiva membro ene de SAT, por ne riski ekziliĝon, kiel aliaj.[5] Tiu malaktiviĝo plej verŝajne helpis lin transvivi la grandan purigon de la jaroj 1936-1937.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nekrologo de Zilberfarb
- ↑ Иогансон Исаакович Зильберфарб (1-a de oktobro 2011) Arkivigite je 2019-07-10 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
- ↑ Jarlibro de SAT (1927) (esperante).
- ↑ "La Internacio" en SAT-jarlibro (1927) (esperante).
- ↑ "Letero de la 5a de decembro 1926 al Eŭgeno Miĥalski" (esperante), citita en la antaŭparolo de Krys Ungar al la Plena Poemaro de Miĥalski (FEL 1994) p. 15.