Jacobaea paludosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jacobaea paludosa
Jacobaea paludosa
Jacobaea paludosa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Dukotiledonoj Dukotyledonae
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsidae
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Subfamilio: Asteroideae
Genro: Jacobaea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Jakobeo marĉa aŭ science Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL., sin.: Senecio paludosus L.) estas plantospecio el la genro Jacobaea.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo
floraro
habito, folioj kaj floraroj

Vegetalaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Jacobaea paludosa kreskas kiel plurjara herba planto kaj kreskas de 50 ĝis 200 cm. La planto formas rampantajn rizomojn. La folioj de la tigoj ne estas dividitaj kaj aspektas ov- ĝis lancet-formaj, ili havas neregulajn akrajn dentojn kaj „orelojn“, ili estas 7- ĝis 15-oble pli longaj ol larĝaj. La malsupra surfaco de la folioj estas grize peltaj.

Generaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

La tuta foliaro konsistas el multaj kapituloj. La kapituloj havas diametron de tri ĝis kvar centrimetroj. La ekstera vualo havas sep ĝis dekdu foliojn. Unu kapitulo havas 9 ĝis 18, malofte ĝis 20 helflavajn langetflorojn. La planto formas 3 – 4 mm longajn aĥenojn kun papuso.

La kromosomonombro estas 2n = 40.

Disvastigejo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa disvastigejo de la marĉa jakobeo estas la komtinenta Eŭropo. Ankaŭ en la orienta Hispanio kaj la riverdelto de la Rodano. La disvastigejo en la sudo estas la sudo de meza Francujo trans la okcidentaj Alpoj kaj la pada ebenaĵo ĝis Trakio ĉe Nigra Maro, en la nordo la limoj estas Anglujo trans suda Svedujo kaj Estonujo ĝis norda Rusujo.

La marĉa jakobeo kreskas en malsekaj, humozaj nitrogenriĉaj lomaj grundoj. La planto toleras partatempan inundon. Ĝi kreskas en kareksejoj starantaj kaj malrapide fluantaj akvejoj, fosaĵoj kaj faŭltarbaroj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua publikigaĵo okazis 1753 sub la nomo Senecio paludosus fare de Carl von Linné. La novkombinaĵo al Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL. okazis 1801 fare de Gottfried Gaertner, Bernhard Meyer kaj Johannes Scherbius en Oekonomischen Flora der Wetterau, volumeno 3, 1, p. 211. Pliaj sinonimoj por Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL. estas: Senecio bohemicus TAUSCH, Senecio riparius WALLR., Senecio paludosus subsp. bohemicus (TAUSCH) ČELAK., Senecio paludosus subsp. tomentosus ČELAK. non W.D.J.KOCH. La epiteto paludosa signifas „marĉo“.

La formoriĉa specio Jacobaea paludosa estas metita de kelkaj aŭtoroj en kelkaj subspecioj:

  • Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL. subsp. paludosa
  • Jacobaea paludosa subsp. angustifolia (HOLUB) B.NORD. & GREUTER (sin.: Senecio paludosus subsp. angustifolius HOLUB): Ĝi estas disvastigita en okcidenta, meza kaj sudorienta Eŭropo.
  • Jacobaea paludosa subsp. lanata (HOLUB) B.NORD. & GREUTER (Sin.: Senecio paludosus subsp. lanatus HOLUB, Cineraria aurea L. non Senecio aureus L., Senecio auratus DC., Senecio sadleri SADLER, Senecio tataricus LESS.): Ĝi hejmiĝas en Ĉeĥujo, Hungarujo kaj orienta Eŭropo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henning Haeupler, Thomas Muer: Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Herausgegeben vom Bundesamt für Naturschutz (= Die Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Band 2). 2. korrigierte und erweiterte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2007, ISBN 978-3-8001-4990-2.
  • Siegmund Seybold: Die Flora von Deutschland und der angrenzenden Länder. Ein Buch zum Bestimmen aller wild wachsenden und häufig kultivierten Gefäßpflanzen. Begründet von Otto Schmeil, Jost Fitschen. 95. vollständig überarbeitete und erweiterte Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01498-2.
  • Oskar Sebald, Siegmund Seybold, Georg Philippi, Arno Wörz (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs. Band 6: Spezieller Teil (Spermatophyta, Unterklasse Asteridae): Valerianaceae bis Asteraceae. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 1996, ISBN 3-8001-3343-1.
  • Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 4: Nachtschattengewächse bis Korbblütengewächse. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1995, ISBN 3-440-06194-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]