Jakab Bleyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakab Bleyer
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1874 (1874-01-25)
en Ĉelarevo
Morto 5-an de decembro 1933 (1933-12-05) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • historiistopolitikisto • universitata instruisto
vdr

Jakab BLEYER [blejer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bleyer Jakab estis hungara literaturhistoriisto, politikisto, ministro, profesoro, instruisto,membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1910).

Jakab Bleyer naskiĝis la 25-an de januaro 1874 en Hungara reĝlando, en Dunacséb (nuntempa Ĉelarevo en Serbio). Li mortis la 5-an de decembro 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jakab Bleyer apartenis al la germana minoritato. Li frekventis lernejojn en Újvidék kaj Kalocsa, universitaton en Budapeŝto. En 1897 li ekinstruis en Budapeŝto en gimnazio. Inter 1903-1904 li plulernis al Germanio helpe de ŝtata stipendio. Ekde 1905 li instruis en la universitato. En 1915 li komencis politikadi kaj li strebis por la germana minoritato. En 1919 li kontraŭis la Hungaran Sovetrespublikon, poste li iĝis ministro. En 1921 li fondis germanlingvan semajnan gazeton. En la 1920-aj jaroj li estis elektita deputito parlamenta.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar-hun monda germán elemei (1906)
  • Friedrich Schlegel am Bundestage in Frankfurt (1913)
  • A hazai németség (La patruja germaneco) (1917)

Fontoj[redakti | redakti fonton]