Jamaga Taiĵi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JAMAGA TaiĵiTaiji Yamaga (naskiĝinta en la 26-a de junio de 1892 en Kioto kaj forpasinta je la 6-a de decembro de 1970 estis japana anarĥiisto, pacifisto kaj esperantisto.

Tre juna li malkovras la anarĥiismon en Tokio kaj ekaktivas en la Japana Esperantista Asocio, el kiu li fariĝas tre baldaŭ sekretario. En 1910, kiam la japana ŝtato provas elradikigi la japanan anarĥiismon, li ankoraŭ estas tre juna kaj ne troviĝas inter la plej serĉataj aktivuloj, kaj tiel sukcesas eskapi el la policaj persekutoj. Li unue forfuĝas al Tajvano kaj poste al kontinenta Ĉinio. Tie, li instaliĝas en Ŝanhajo, kaj kunlaboras kun la ĉina anarĥiisto Sifo, kaj kun la ĵurnalo Ming Sing, en kiu li zorgas pri la esperantista sekcio.

Dum la Unua Mondmilito, li malaprobas la militistajn sintenojn de la Manifesto de la 16.

Li revenis Japanion kun sia kunulino Mika, sed en 1927, li revenas kun Sanŝiro Iŝikaŭa en Ĉinion; en tiu momento Ŝanhajo troviĝas en tre revolucia stato. Li fariĝas instruisto de Esperanto kaj ekzercas fortan anarĥiistan aktivadon. Sed la okupado de Ĉinio fare de japana armeo igas lin forlasi la kontinenton kaj foriri al Filipinoj, kie li laboras kiel redaktisto de manila ĵurnalo dum la Dua Mondmilito. Li verkas ankaŭ tagalogan-japanan vortaron.

Post la milito li revenas al Japanio, kie li kontribuas al la refondado de la anarĥiismo en sia lando, kaj al la kreado, je la 12-a de majo de 1946 de la Japana Anarkista Federacio. Danke al siaj lingvaj konoj, li fariĝas la sekretario de Internaj Rilatoj. Li ankaŭ estas Ĝenerala Sekretario de la Federacio, kaj kunlaboras en la ĵurnalo Heimin Ŝimbun, aperanta de la 15-a de julio de 1946.

Kiel pacisto, li aktive partoprenas la aktivadojn de la War Resister's International publikigante “Monda Civitano” kaj ĉeestante la 10-an Kongreson en Hindio en 1960.

Jamaga estis granda admiranto de Laozio, kaj li verkas tradukon de la libro Daŭdeĝingo al Esperanto. Tiu versio estas poste uzita de Eduardo Vivancos por fari version en la hispana lingvo kun la titolo "El libro del camino y de la virtud" (1963), tiel ke Esperanto rolas kiel pontolingvo.

De 1961 li malsaniĝas, sed li plu aktivas ĝis sia morto en 1970.

Eksteraj ligoj