Jamato (Kanagavo)
Jamato | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
speciala urbo de Japanio, urbego [+] | ||
Lando | Japanio | |
gubernio | Gubernio Kanagavo | |
Koordinatoj | 35° 29′ N, 139° 27′ O (mapo)35.487527777778139.45802777778Koordinatoj: 35° 29′ N, 139° 27′ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 27,09 km² (2 709 ha) [+] | |
Areo | 27,09 km² (2 709 ha) [+] | |
Loĝantaro | 239 146 [+] (1-a de septembro 2020) | |
Horzono | UTC+9 | |
Vikimedia Komunejo: Yamato, Kanagawa [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Jamato, (japane 大和市) estas urbego, akaŭ speciala urbo en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Kanagavo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2021 Jamato havis populacion de 242 065. En la 1970-aj jaroj ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jamato situas sur mildaj deklivoj, la altdiferenco estas 38 metroj. La plej malalta punkto estas 30 m super la marnivelo. La urbego situas proksimume 40-50 kilometrojn de centra Tokio kaj 20 kilometrojn de centra Jokohamo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo proksime de Jamato estis loĝita dum miloj da jaroj. Arkeologoj trovis ŝtonajn ilojn el la paleolitiko, pecojn de ceramikoj el la sekvaj periodoj. Dum la konata historio la loko apartenis al pluraj adminintraciaj unuoj, sed en 1889 ĝi estis administre dividita al du vilaĝoj. Tamen en 1891 ili portis la loknomon Jamato. La areo estis ligita per relo en 1926, kaŭzante pliiĝon en la populacio. En 1940 armea bazo estis establita, post 3 jaroj la komunumo estis altigita urbeto. En 1957 fuzio okazis kun la najbareco, post 2 jaroj Jamato estis levita urbo. En 2000 Jamato superis 200 mil en populacio, kaj estis proklamita speciala urbo kun pliigita loka aŭtonomio.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Jamato la edukado okazas en baza kaj meza niveloj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Jamato havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Jamato situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1632 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans