James Braid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Braid
(1795-1860)
Skota kirurgo kaj pioniro en la traktado per hipnoto kaj hipnoterapio.
Skota kirurgo kaj pioniro en la traktado per hipnoto kaj hipnoterapio.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de junio 1795
en Portmoak, Kinross-shire, aŭ Rylawhouse, Fife,   Skotlando
Morto 25-a de marto 1860
en Chorlton-on-Medlock, Manĉestro,  Anglio
Mortokialo malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Alma mater Universitato de Edinburgo, Reĝa Kolegio pri Kuracistoj de Edinburgo
Okupo
Okupo hipnotisto • kuracisto • hipnoterapiisto • kirurgo
vdr

James BRAID (1795-1860) estis skota kuracisto, neŭrokirurgo, kaj pioniro en la traktado per hipnoto kaj hipnoterapio. Konata kiel la "Patro de la moderna hipnoto", li kreis, en 1843, la vorton "hipnoto" kaj elvolvis la "neŭropnologion aŭ nervan dormon". Li elstarigis la kapablecon de la individuoj konverti pensojn en korpajn ŝanĝojn, igante ke la kuracistoj uzu la sugestopovojn en la traktado de homaj malsanoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Brejd estis filo de James Braid (c1761-184?) kaj Anne Suttie (c.1761-?). En la 17-a de novembro 1813, estante 18-jara, Brejd edziĝis al Margaret Mason (1792–1869), filino de Robert Mason (?-1813) kaj Helen Mason. Ili havis kvar infanojn, du mortis duminfane James Braid (n. 1816) kaj Charles Anderson Braid (n. 1818) kaj du supervivis Anne Daniel, (1820-1881), kaj James Braid (1822–1882).

Brejd estis lernanto de la skotaj kirurgoj Thomas kaj Charles Anderson, patro kaj filo. Brej vizitadis la Universitaton de Edinburgo inter 1812 kaj 1814, kie li estis influita de la poeto kaj filozofo Thomas Brown (1778-1820), kiu okupis la katedron pri Morala filozofio en Edinburgo inter 1808 kaj 1820. En 1815 li ricevis sian diplomon de la Reĝa Kolegio pri Kirurgoj el la urbo Edinburgo kaj tio permesis al li konsideriĝi kiel membro (sed ne akademia membro aŭ "fellow") de la kolegio.

Brejd indikiĝis kirurgo en la minejo de Lord Hopetoun (1741-1817), en Leadhills, Lanarkshire, en 1816 kaj en 1825 li establiĝis kiel praktika kirurgo en Dumfries. Alexander Petty (1778–1864), unu el liaj pacientoj en tiu urbo, invitis lin al Manĉestro en 1828. Tie li praktikis sian profesion ĝis sia morto en 1860. Brejd estis membro de la "Reĝa Kolegio pri Kirurgoj" de Edinburgo, de la "Asocio pri Provincaj Medicino kaj Kirurgio", de la "Verneriana Societo pri naturhistorio de Edinburgo" (1824), de la "Reĝa Medicina Societo de Edinburgo" (1854), de la "Ateneo de Manĉestro" kaj honorara kuratoro de la muzeo de la "Societo pri naturhistorio de Manĉestro".

Mesmerismo[redakti | redakti fonton]

Brejd unue observis operacion pri animala magnetismo, kiam li vizitadis publikan prezentadon de Charles Lafontaine (1803-1892), svisa vojaĝanta magneta demonstranto, en la Ateneo de Manĉestro, sabate, la 13-an de novembro 1841. Brejd estis inter la medicinistoj kiuj estis invitataj al la platformo de Lafontaine. Brejd ekzamenis la fizikajn kondiĉojn de la individuoj magnetizitaj far Lafontaine (ĉefe rilate al iliaj okuloj kaj palpebroj) kaj konkludis ke ili fakte troviĝis en malsama fizika stato.

Hipnoto[redakti | redakti fonton]

Brejd vizitadis du aliajn fojojn la demonstraĵoj de Lafontaine, kaj en la tria prezentado (en la 20-a de novembro de tiu jaro), Brejd konvinkiĝis pri la vereco de kelkaj efektoj kaj fenomenoj. Aparte, li estis certa ke transformiĝo de unu kondiĉo al alia vere okazis, kaj li konvinkiĝis ke nenia magnetagento el ajna speco (laŭ deklaroj de Lafontaine) respondecis pri tiaj eventoj. Li ankaŭ kategorie malakceptis ke la transformo en demando estis ago de alia persono (Neurypnology, p. 32).

Brejd tiam decidis fari sian decidan eksperimenton kaj surbaze de la Razilo de Ockham li prenis siajn proprajn konkludojn. Brejd realigis serion da eksperimentoj kun memhipnoto, kaj konvinkiĝis ke li malkovris la nature psiko-fiziologiaj mekanismoj rezultantaj de tiuj legitimaj efektoj. Sekve, li komencis fari sinsekvajn prezentadojn pri hetero-hipnoto en sia domo mem, kaj antaŭ diversaj geatestantoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Franz Anton Mesmer (1734-1815)
  • Jacques de Chastenet, Markizo de Puységur (1751-1825)
  • Étienne Félix d'Hénin de Cuvillers (1755-1841)
  • Karl von Reichenbach (1788-1869)
  • Alexandre Bertrand (1795-1831)
  • Alfred Armand Louis Marie Velpeau (1795-1867)
  • Charles Lafontaine (1803-1892)
  • John Hughes Bennett (1812-1875)
  • Étienne Eugène Azam (1822-1899)
  • Paul Broca (1824-1880)
  • William Thierry Preyer (1841-1897)
  • John Milne Bramwell (1852-1925)

Referencoj[redakti | redakti fonton]