James Crafts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Crafts
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1839 (1839-03-08)
en Bostono, Masaĉusetso
Morto 20-an de junio 1917 (1917-06-20) (78-jaraĝa)
en Ridgefield, Konektikuto
Tombo Church on the Hill Cemetery vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de ParizoUniversitato de Hajdelbergo vd
Subskribo James Crafts
Familio
Patrino Marianne Crafts Ellison vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo organika kemio vd
Doktoreca konsilisto Robert Bunsen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Mason Crafts (1839-1917) estis usona kemiisto, esploristo, kiu renomiĝis pro la disvolviĝo de aromataj aciligaj kaj alkiligaj reakcioj kune kun Charles Friedel, en 1877.

Li estis la unua profesoro pri kemio en la Universitato Cornell, kaj pli malfrue profesoro pri kemio en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Li estis protektito de la franca kemiisto Charles Friedel (1832-1899), kun kiu li sintezis sennombrajn aromatajn komponaĵojn ekde alkilaj kloridoj kaj acetilaj kloridoj. Per tiu reakcio oni povas krei aromatajn hidrokarbonidojn, ketonojn, aldehidojn, ktp.

La dokumento pri la reakcio estis publikigita de ambaŭ kemiistoj en 1877[1] per la titolo "Sur une nouvelle méthode générale de synthèse d'hydrocarbures, d'acétones, etc." donante klaran deklaron pri la rolo de la metala halogenido ("aluminia klorido") kiel katalizilo en la alkiligo samkiel aciligo de aromataj kombinaĵoj. Surbaze de tiu propono, oni povas diri ke unu triono de la tutmonda organika kemia produktado rilatas al aromataj kombinaĵoj kaj konsekvence la ĝenerala intereso pri la sintezo de ilia kemia manipulado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

James Crafts estis filo de Royal Altemont Crafts, tre konata komercisto kaj produktanto de lanaĵoj en Boston. Lia patrino, Marian Mason Crafts, estis filino de notinda advokato kaj ŝtatoficisto, Jeremiah Mason, el Portsmouth, New Hampshire, kaj pli malfrue en Boston. Crafts edziĝis al F-ino Clémence Haggerty, el Novjorko, en la 13-a de junio 1868, kiu tamen mortis en 1912, pluraj jarojn antaŭ ol ŝia edzo. Lia morto, post kelkaj jaroj da malfortiĝinta sano, okazis ĉe lia somera domo en Ridgefield, Konektikuto, en la 20-a de junio]] 1917. Kvar filinoj supervivis lin.

Dum knabeco, la juna Crafts sentis neordinaran ŝaton pri sciencaj lernobjektoj disvolvante multe da sistema eksperimentado en sia propra laboratorio. Lia apreco pri scienco estis nutrita de la graveco donita al ĝi en la lecionoj de la Lowell Instituto pri Teknologio kaj pro la intereso elmontrita en liaj propraj studoj pere de liaj instruistoj pri scienca trejnado, aparte de la instruisto William Barton Rogers (1804-1882), kiu pli malfrue iĝis la fondinto de la Masaĉuseca Instituto pri Teknologio.

Li enmatrikuliĝis en la Scienca Lernejo Lawrence kaj tie li vizitadis la kurson pri kemio, diplomiĝinte kiel Bakalaŭro pri Sciencoj en 1858, sed li plu plenumis siajn studojn gvidata de Profesoro Eben Norton Horsford (1818-1893) dum parto de la venonta jaro. La estontaj jaroj li pasis farante studvojaĝojn al Parizo, Frajburgo, Hajdelbergo kaj Parizo. La Universitato de Hajdelbergo estis la pinto de lia scienca reputacio, ĉar Hermann von Helmholtz, Gustav Kirchhoff, Robert Bunsen estis la tri plej gravaj profesoroj tie.

S-ro Crafts intime konatiĝis kun Bunsen kaj estis tre bonŝanca labori kun li servante kiel asistanto. En Parizo li studis ĉe Charles-Adolphe Wurtz kie li publikigis sennombrajn sciencajn dokumentojn, kaj sub lia nomo kaj kune kun Charles Friedel. Ekde tiam, Friedel kaj Crafts iĝis personaj amikoj kaj kunlaborantoj en multaj sciencaj esploroj en la postaj jaroj. En 1866-67, estinte reirita al sia lando, S-ro Crafts pasis iom da tempo kiel profesia esploristo en la mininspektado. En 1868, post malfermado de la Universitato Cornell li iĝis Profesoro pri kemio kaj direktoro de la departemento, kaj tie li restis ĝis 1871.

Dum la kvar venontaj jaroj Crafts aktivis kiel profesoro pri kemio en la Masaĉuseca Instituto pri Teknologio kiel sukcedanto de la profesoro pri analiza kemio S-ro Charles William Eliot (1834-1926), kiu estis elektita prezidanto de la Universitato Harvard. Ekde 1874 li prenis forpermeson kaj kuniĝis al Charles Friedel, en Parizo, ekskluzive sin dediĉante al sciencaj esploroj. Reirinte al sia naskiĝlando je la dua fojo, en 1891, Crafts iĝis profesoro pri organika kemio en la Masaĉuseca Instituto pri Teknologio (1892-1897), kie li ankaŭ servis kiel prezidanto inter 1898 kaj 1900. En 1900, li eksiĝis kiel prezidanto kaj ree turnis sian atenton al la demandoj pri la organika kaj fizika kemio.

Reakcio de Friedel-Crafts[redakti | redakti fonton]

Preparado de la feniletanono[2][redakti | redakti fonton]

benzeno + acetila klorido acetofenono

Preparado de la 2-fenilpropano[3][redakti | redakti fonton]

benzeno + 2-kloropropano 2-fenilpropano

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Note sur le sulfure d'éthylène et sur une combinaison qu'il forme avec le brome, 1862
  • A short course in qualitative analysis, publikigita inter 1869 kaj 2012.
  • The preparation and properties of the oxide of triethylphosphine, 1871
  • Sur quelques nouvelles Combinaisons organiques du Silicium et sur le poids atomique de cet élément 1863, Parizo[4]
  • Recherche sur les Ethers Silicique et sur le Poids Atomique du Silicium 1866

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]