Iannis Xenakis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Janis Zenakis)
Iannis Xenakis
Persona informo
Ιάννης Ξενάκης
Naskiĝo 29-an de majo 1922 (1922-05-29)
en Brăila,  Reĝlando Rumanio
Morto 4-an de februaro 2001 (2001-02-04) (78-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Religio ateismo vd
Lingvoj grekafrancaangla vd
Loĝloko Kypseli, Athens vd
Ŝtataneco GrekioFrancio vd
Alma mater Nacia Politekniko de Ateno vd
Familio
Gefratoj Cosmas Xenakis vd
Edz(in)o Françoise Xenakis vd
Infanoj Mâkhi Xenakis vd
Profesio
Okupo komponistoarkitektoinĝeniero • muzikinstruisto • muzikisto • poeto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iannis XENAKISJanis ZENAKIS (en la greka alfabeto: Ιάννης Ξενάκης; naskiĝis la 29-an de majo 1922 en Brăila, Rumanio; mortis la 4-an de februaro 2001 en Parizo) estis rumanidevena greka-franca komponisto kaj arkitekto, kiu plejparte vivis en Francio, kaj grava kontribuanto al muzika modernismo. La muzikon de Xenakis forte stampis lia intereso pri matematikaj kaj akustikaj regularoj. El hazardaj (stokastikaj) fenomenoj, kiaj pluvo, homamaso aŭ abelaro, li evoluigis ekde 1954 propran muzikstilon, la stokastan muzikon. Krome Xenakis provis realigi en siaj komponaĵoj procedojn kaj ekkonojn de la ludoteorio, aroteorio kaj la nombroteorio.

La Nacia Teknika Universitato de Ateno, kie Zenakis studis arkitekturon kaj inĝenieradon
Iannis Xenakis en lia studio en Parizo, ĉirkaŭ 1970 (foto de Michèle Daniel)

En 1997 li ricevis la Kyoto-Premion, en 1999 la Poluspremion, neoficiale rigardatan kiel Nobelpremio pri muziko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Iannis Xenakis, Formalized Music. Thought and Mathematics in Music (Musique formelles, 1963), Hillsdale-New York 1992, ISBN 1-57647-079-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]