Japana Ĝardeno Kaiserslautern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
la te- kaj gastdomo
plano de la ĝardeno
fontoŝtono de la lago
akvofalo
kaskadoj
Ŝinto-pordo

La Japana Ĝardeno en la palatinata urbo Kaiserslautern estas unu el la plej grandaj japanaj ĝardenoj en Eŭropo. En 2000 ĝi estis parto de Ĝardena ekspozicio Kaiserslautern. La du ĝardenoj kune estis la unua Rejnland-palatinata landa ĝardenekspozicio.

La ĝardeno ne nur estas ripoztereno. Tie ankaŭ regule okazadas eventoj kiel koncertoj kaj publikaj voĉlegadoj kun rilato al la japana literaturo. Oni planas konstrui Doĵon por trejni tie malproksimorientajn batalartojn kaj kulturajn eventojn kiel lingv- kaj teseminarioj. En la tedomo regule okazas Japanaj teceremonioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Areo[redakti | redakti fonton]

La areo konsistas el 13.500 m² kun longeco de 200 m. La larĝeco varias inter 30 kaj 80 m. Ĝi situas je tuja apudeco al la urbodomo kaj la urbocentro. Antaue tie staris la vilaoj de du grandindustriuloj el Kaiserslautern. Dum la Dua Mondmilito la vilaoj estis detruitaj dum bombatako de la aliancitaj potencoj en 1943. Nur la pli ol 100-jara arbo-ensemblo, planita en 1893 fare de la pejzaĝarkitekto Siesmayer el Frankfurto ĉe Majno, ankoraŭ konserviĝas ĝis hodiaŭ. Ĝi konsistas i.a. el 4 sangofagoj, kelkaj taksusoj, grandegaj koriloj, tuliparbo, kameciparisoj kaj la plej maljuna Ginkoarbo de Kaiserslautern.

Post la detruo fare de la bombado la areo estis neuzata ĝis 1996, kiam la Japana ĝardeno estis ekkonstruita tie.

Ideo kaj preparlaboroj[redakti | redakti fonton]

La ideo por konstrui la ĝardenon ekestis en 1993, kiam delegitaro el Kaiserslautern vizitis Bunkjo – unu el la ĉefurbaj distriktoj de Tokio kaj ĝemelurbo de Kaiserslautern. En 1997 la Asocio Japana Ĝardeno de Kaiserslautern r.a. (Verein Japanischer Garten Kaiserslautern e.V.) estis fondata por la celo konstrui aŭtentikan japananan ĝardenon sur la elektita tereno. La unua konstrukoncepto konsistis al 5 konstruetapoj. La acocio planas la ĝardenon en kunlaboro kun la Universitato Kaiserslautern. Poste en 1998 oni publikigas la projekton en Volksbank Kaiserslautern (Popola Banko). En la sama jaro ekis la konstrulaboroj.

Konstruetapoj[redakti | redakti fonton]

La japana ĝardeno estis malfermita post la inkonstruo de la unua konstruetapo. Ĝi estis inaŭgurata la 19an de aprilo 2000. Dum tiu konstruetapo estiĝis la granda lago kun la kojkarpoj. La ĉirkaŭon havas japaneskan stilon. Dum la dua konstruetapo oni konstruis sur areo de ĉirkaŭ 6.500 m² ĝardenaĵon kun rivereto kaj 4 akvofaloj, inter ili unu kun alteco de 12 m. Ĝi estis inaŭgurita en aŭgusto 2001. Dum la tria konstruetapo en la jaroj 2004 kaj 2005 ekestis ŝton- kaj muskoĝardeno laŭ la modelo de japanaj Kare-san-sui-ĝardenoj. En 2003 la urbo Kaiserslautern aĉetis japanan te- kaj gastdomon, kiu estis konstruita ĉ. 1900, kaj konstruigis ĝin apud la lago. La domo staris antaŭe en parko de Tokio kaj servis kiel gastdomo de japana ministro. En 1983 germana privatulo aĉetis ĝin kaj starigis ĝin en Germanujo.

La tri konstruetapoj kostis ĉ. 3 milionojn da Eŭroj. Enestas en la sumo la preparlaboroj (modlado de la tereno, malkonstruo de la vilaruinoj) kaj la veraj konstrulaboroj. La planado, kontrugvidado kaj arĥitektaj laboroj okazis volontule fare de la asocia estraro.

Dum la kvara konstruetapo konstruiĝos japana kulturcentro en stilo de japana Doĵo. La fino de la kvina kaj lasta konstruetapo estos planata por 2010.

Ĝardenformado[redakti | redakti fonton]

La japana ĝardeno havas du enirejojn, el tiuj la suda enirejo estis finkonstruita unue. De la suda enirejo vojo kondukas unue malantaŭ bruprotekta muro al kaskiosko. La muro estas masonita el sabloŝtono. La ŝtonoj estis de la antaŭaj vilaoj. Inter la eksterna kaj interna muro estas gravelan padon. Flanke de ĝi staras rododendro, azaleoj kaj japana acero. Ĉe fontoŝtono la vojo turniĝas kaj kondutas super mallonga sabloŝtona ŝtuparo tra pordego al la supera ĝardenparto. De ĉi tie eblas vidi trans la granda supera lago al almontan deklivan pejzaĝon. La artefarita lago estas konstruita en stilo de japana akvoĝardena pejzaĝo (Chitei). Regas tie maldensa bonorda priplantado. Ĉi-tie troviĝas tipaj plantoj de la japana ĝardenado: japana ĉerizo, kamelio kaj azaleoj.

La lago ricevas akvon de la fonto je la alia bordo kaj enhavas karpojn. Maldekstre estas teraso, super la lago kaj japana tedomo apud malgranda Zen-ĝardeno. Ĝi konsistas el graveloj, kiuj estas rastita spiral- kaj cirklofome. Malantaŭ la tedomo staras kiosko. Dise tra la areo oni trovas ŝtonlanternoj, bambuso, japanaj ĉerizoj, diversaj gresoj, arbedoj kaj arbustoj: kamelioj, rododendroj kaj azaleoj. Paŝŝtonoj kondutas trans la lago. Gravela vojo kondutas maldekstre de la tedomo al la deklivo, kie estis novplantataj arbedoj. Tra la deklivo iras kelkaj padoj almonten. En tiu montara pejzaĝo kreskas pinarboj, malpli orditaj kaj pli orientitaj al la naturaj kreskaĵoj. Ekzistas tie kelkaj panoramejoj, kun rigardo al la envala pejzaĝo.

Ankaŭ la lageton, kiu ricevas sian akvon de la akvofalo, oni povas transiri per paŝŝtonoj. Rojo apud la vojo estas la alfluo de la supera lageto. La akvo estas filtrate per la enakvaj kreskaĵoj. Plia rojo fluas de la orienta pordo tra ŝtonaj kaskadoj en la lageton. Ankaŭ ĉi tie serpentumas kelkaj padoj almonten, parte ŝtupe tranĉitaj en la origina roko. Kelkaj padoj etendiĝas ĝis la ponto. Ĉe la rojbordo sub la okcidentaj kaskadoj, je la plej malalta punkto de la ĝardeno estas razenteatro en stilo de malgranda amfiteatro.

Sude de la ĉefa vojo estas japana restoracio. Sur la areo ĉirkaŭ la orienta enirejo estas ŝton- kaj muskoĝardeno, dividitaj per ligna pado. Ambaŭ partoj estas en Kare-san-sui-stilo. En la suda parto situas stilizitaj montara lago kaj ĉirkaŭejo. Norde de la ligna pado estas modelo de la ĝardeno de la monaĥejo Ryōan-ji en Kioto.

Se oni daŭrigas la vojon oni atingas lignan ponton, kiu kondutas super akvofalo. Oni vidas la fontoŝtonon, kiu nutras la akvofalon.

Proprietulo, Respondeco kaj kooperado[redakti | redakti fonton]

La Asocio Japana Ĝardeno Kaiserslautern r. a., kiu respondecas pri la evoluo kaj programo de la ĝardeno, luprenis la areon por 30 jaroj de la urbo. Rilate la konstrulaboroj la asocio inter alie kunlaboras kun la urbo, la japana konsulejo en Frankfurto kaj la Germana-Japana Societo. Komence la asocio nur havis 28 membrojn, intertempe la membraro kreskis je pli ol 900. Ĉefa sponsoro estas la japana firmao Ricoh.