Jarosław Iwaszkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarosław Iwaszkiewicz
Persona informo
Jarosław Iwaszkiewicz
Naskiĝo 20-an de februaro 1894 (1894-02-20)
en Kal'nyk
Morto 2-an de marto 1980 (1980-03-02) (86-jaraĝa)
en Varsovio
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Kijiva Universitato vd
Familio
Edz(in)o Anna Iwaszkiewicz vd
Amkunulo Karol Szymanowski vd
Infanoj Maria Iwaszkiewicz vd
Profesio
Alia nomo Eleuter vd
Okupo verkisto • poeto • eseisto • dramaturgotradukisto • muzikologo • libretisto • taglibristo • scenaristodiplomato vd
Laborkampo beletro vd
Verkado
Verkoj Fraŭlinoj el Vilko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jarosław Leon Iwaszkiewicz (esperante: Jaroslavo Ivaŝkjeviĉo; naskiĝis la 20-an de februaro 1894, mortis la 2-an de marto 1980) estis pola verkisto. Li uzis ankaŭ la kromnomon Eleuter.

Iwaszkiewicz naskiĝis en Kalnik (nuntempe Ukrainio. En 1918 li ekloĝis en Varsovio. Sian verkistan agadon li komencis per la verkado de liriko, kunfondis i.a. la avangardisman grupon Skamander. Pli malfrue li verkis ankaŭ prozaĵojn, krome li tradukis.

Apud sia literatura agado li en la 1930-aj jaroj estis ambasadoro en Danio kaj Belgio. Post la 2-a mondmilito li iĝis ano de la pola parlamento kaj prezidanto de la pola verkista asocio. Li mortis apud Varsovio.

Li skribis libreton de opero Reĝo Roger de komponisto Karol Szymanowski. Tiu estis lia kuzo kaj onidire ili estis en rilato samseksema.

Kovrilpaĝo de Jaroslavo Ivaŝkjeviĉo: La kvarteto de Mendelssohn, PEA, 1982

Inter siaj verkoj li skribis ankaŭ gravan biografion pri Ŝopeno. Liaj rakontoj igis bazo por fari kelkajn filmadaptojn i.a.: Fraŭlinoj el Vilko, Patrino Johana de Anĝeloj, Betularbaro kaj Vespero ĉe Abdono.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La kvarteto de Mendelssohn kaj aliaj rakontoj / esperantigis Jerzy Grum. Antaŭparolo de Andrzej Pettyn. - Warszawa: Polski Zwiazek Esperantystów, 1982.