Javo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la insulo. Por informoj pri la programlingvo, vidu la artikolon Javo (programlingvo).
Javo
Meze maldekstre la vulkano Bromo. En la fono dekstre la plej alta monto de Javo, la vulkano Semeru. Malfone dekstre la Batok
Meze maldekstre la vulkano Bromo. En la fono dekstre la plej alta monto de Javo, la vulkano Semeru. Malfone dekstre la Batok
insulo
Akvejo Hinda oceano
Insularo Grandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo 8° S, 111° O (mapo)-7.5111.253676Koordinatoj: 8° S, 111° O (mapo) f1
Situo de Javo
Situo de Javo

Map

Longo 1 062 kmf2
Larĝo 199 kmf3
Areo 126 700 km² f4
Plej alta loko Semeru
3 676 mf5
Loĝantaro 130 000 000
1 026 loĝ./km²
Ĉefa loko Jakarta
vdr
Mapeto de Sumatro, Javo kaj Borneo

Javo (indonezie Jawa), estas la ĉefa insulo de Indonezio. Ĝi havas areon de 132,000 km² kaj 114 milionojn da loĝantoj, kaj estas unu el la plej dense loĝataj insuloj de Indonezio, kun 864 homoj por km². Sur Javo estas la indonezia ĉefurbo Ĝakarto.

Javo apartenas al la Sundaj Insuloj kaj troviĝas en insula ĉeno kun Sumatro nordokcidente kaj Balio oriente. Nordoriente estas Borneo (Kalimantan). Sude estas la Kristnaska Insulo (administrata de Aŭstralio).

Administre Javo dividiĝas en kvar provincojn:

  • Jawa Barat (Okcidenta Javo)
  • Jawa Tengah (Centra Javo)
  • Jawa Timur (Orienta Javo)
  • Yogyakarta [jogjakarta], aŭtonoma princlando

La ĉefurbo Ĝakarto ne apartenas al iu provinco, sed estas administrata de la registaro.

Biogeografie Javo troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando.

Javo kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la insulon Javon:

Poste vojaĝas suden al la insulo Javana,
Borobuduron vidas, kun sepnivela teraso,
dense skulptitajn ŝtupojn al la stupao precipa
majeste leviĝantajn ĝis obelisko severa.[1]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.