Jean-Claude Van Damme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Claude Van Damme
Persona informo
Jean-Claude Camille François Van Varenberg
Naskonomo Jean-Claude Camille François Van Varenberg
Naskiĝo 18-an de oktobro 1960 (1960-10-18) (63-jaraĝa)
en Sint-Agatha-Berchem
Etno belgaj judoj vd
Lingvoj anglafrancanederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Memorigilo Jean-Claude Van Damme
Familio
Patro Eugene Van Varenberg vd
Patrino Eliana Van Varenbergh vd
Edz(in)o Gladys Portugues • nekonata valoro • nekonata valoro • Gladys Portugues • Darcy LaPier vd
Infanoj Kristopher Van Varenberg • Bianca Bree vd
Profesio
Alia nomo Jean-Claude Van Damme vd
Okupo luktoartisto • aktoro • boksisto • filmproduktoro • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristofilmmuntisto • piedbatoboksisto • karateisto • scenografo • voĉaktoro • komponisto vd
Aktiva en Belgio vd
Aktiva dum 1983– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Claude Van DAMME (akronime konata JCVD) naskiĝis kiel Jean-Claude Camille François Van VARENBERG en Bruselo en Belgio la 18-an de oktobro 1960. estas belga kinoaktoro, luktartisto kaj produktoro.

Liaj filmoj en Holivudo ĝis nun generis enspezojn en la tuta kvanto de unu miliardo da dolaroj, kio metas lin en linio kun aliaj famaj agfilmaj aktoroj kiel Steven Seagal, Jackie Chan kaj Bruce Lee.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En sia infanaĝo li apartenis al korpe pli malfortaj lernantoj kaj liaj samaĝuloj tial ofte vundis lin. Lia patro, kiu proprumis komercon kun diversspeca varo, anigis lin kiel dekunujaran en baletan kurson kaj konfidis lin en la zorgon de Wiliam Deval, trejnisto de karateo, kiu donis al li tian sportan preparon, ke li en 1978 fariĝis profesia eŭropa majstro de meza pezo en karateo.

Poste en Bruselo li fondis propran sportan klubon The California Gym, kie li dediĉis sin al lernado de orientaj batalartoj. Post sia aktora debuto en franca filma dramo Stratoj de barbaroj li decidiĝis por aktoran vojon. En 1982 li forvojaĝis ĝis Usono, kie li sen laborpermesilo kaj malgranda kono de la angla lingvo vivtenis sin kiel ŝoforo de limuzino, forĵetisto, persona gardisto, ekzercisto de aerobiko kaj instruisto de aziaj batalteknikoj.

Post kelkaj malgrandaj roloj en duavicaj aventuremaj filmoj producento Menahem Golan ekokupis lin en akcian filmon Sanga sporto, dank‘ al kies sukcesa prezento Jean-Claude Van Damme venis en pli vastan spektaktoran subkonscion. Malgraŭ tio, ke liaj aktoraj kapablecoj de malproksime ne atingas kvalitojn de liaj sportaj faroj, li enviciĝis dum la 90-aj jarojn komune kun Sylvester Stallone, Arnold Schwarzenegger kaj Dolph Lundgren inter la plej ŝatatajn kaj komerce plej sukcesajn reprezentantojn de muskolaj batalantoj el la akciaj filmoj.

Kun tio, kie plialtiĝis buĝeto de filmoj, ankaŭ ties herooj trairadis senĉese tra pli spektindaj sortoj, la eventoj ofte estis okazantaj en ekzotikaj medioj, kaj iam ili eĉ akiris aspekton de bruta scienc-fikcia fantazio: revivigita vietnama veterano Luc Devrex, kiu kiel membro de elita taĉmento egalas siajn aferojn kun sia iama psikopatia superulo (Dolph Lundgren), en scienc-fikcia nervostreĉa filmo Universala soldato, agento de sekreta registara agentejo Max Walker, gardanta sekreton de maŝino de tempo, en akcia scienc-fikcia Timecop.

Li kuraĝis akcepti ankaŭ durolon de reciproke similaj, sed permore kontraŭaj fratoj Chad kaj Alex Wagner-oj, kiuj en filmo Duobla trafo gvidas kontraŭ si senfinajn batalojn. Se li provis doni al sia heroo malplimulte superhomajn karakterojn, eĉ homigi ilin, pli multe li kreis prefere nepripensitajn karikaturojn: en filmo Nowhere to Run fuĝinta punito Sam Gillen, kiu ekzorgos pri soliĝinta juna virino (Rosanna Arquette), endanĝerigata de mortigantoj.

En la jaro 1995 li stariĝis unuafoje ankaŭ malantaŭ kamerao kiel reĝisoro de filmo The Quest, en kiu li kreis ĉefrolon de ĉefo de fajroestingistoj, kiu sukcesos dum hokea matĉo malebligi atencon kontraŭ prezidento. Post la unua edzeco kun meksikanino Gladys Portugues (konata en virina kulturistiko), el kiu li havas du infanojn, li edziĝis en 1994 kun Darcy Le Pier, kun kiu li havas filon.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Monaco Forever (1984)
  • No Retreat, No Surrender (1985)
  • Black Eagle (1988)
  • Bloodsport (1988)
  • Cyborg (1989)
  • Kickboxer (1989)
  • Lionheart (1990)
  • Death Warrant (1990)
  • Double Impact (1991)
  • Universal Soldier (1992)
  • Nowhere to Run (1993)
  • Last Action Hero (1993) (Cameo)
  • Hard Target (1993)
  • Timecop (1994)
  • Street Fighter (1994)
  • Sudden Death (1995)
  • The Quest (1996)
  • Maximum Risk (1996)
  • Double Team (1997)
  • Knock Off (1998)
  • Legionnaire (1998)
  • Universal Soldier: The Return (1999)
  • Desert Heat (1999)
  • Replicant (2001)
  • The Order (2001)
  • Derailed (2002)
  • In Hell (2003)
  • Narco (2004)
  • Wake of Death (2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

The biggest Jean-Claude Van Damme forum