Jean-Georges Noverre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean-Georges Noverre
Jean georges noverre.jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1727 (1727-04-29)
en Parizo
Morto 19-an de oktobro 1810 (1810-10-19) (83-jara)
en Saint-Germain-en-Laye
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Profesio
Profesio dancisto • koreografo • baleta majstro • baleta dancistoaktoro • teatra aktoro
v  d  r
Information icon.svg

Jean-Georges NOVERRE (29a de aprilo 1727 – 19a de oktobro 1810) estis franca dancisto, mimo, koregrafo kaj instruisto de baleto. Li estis konsiderata la kreinto de la moderna baleto. Lia naskiĝtago (29a de aprilo) aktuale estas uzata por celebri la Internacian Tagon de la Danco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li premieris en Fontainebleau en 1742 antaǔ la kortego de Ludoviko la 15-a, poste la princo Henriko de Prusio invitis lin al Berlino. Reveninte al Parizo li aliĝis al la kompanio de baleto de la Opéra-Comique kaj poste en 1749, Noverre li eliris al Strasburgo kaj al Liono, kie li dancis ĝis 1754. Poste li eliris al Londono kie li pasigis du jarojn kun la angla aktoro David Garrick. En 1754 li revenis al la Opéra-Comique kaj komponis la koregrafion de sia unua baleto, nome Les Fêtes chinoises (La ĉinaj festoj).

Reveninte al Liono, inter la jaroj 1758 kaj 1760, li produktis variajn baletojn kaj publikigis siajn "Lettres sur la danse et sur les ballets" kiuj havos multajn eldonojn kaj estos tradukitaj al la angla, al la germana kaj al la hispana. Li estis alvokita al Stuttgart en 1760, restis tie dum sep jaroj kaj poste li eliris al Vieno kalkulante la protekton de Marie-Antoinette kiu nomumis lin dancinstruisto de la kortego. Li faris la koregrafion de diversaj baletoj, en kelkaj el kiuj li kunlaboris kun Gluck. En 1775 Marie-Antoinette irigis lin al Parizo kaj nomumis lin baletinstruisto de la Opero de Parizo. Li denove veturis al Londono, kie li restis el 1785 ĝis 1793; Noverre retiriĝis en Saint-Germain-en-Laye ĉirkaǔ 1795 kaj mortis en 1810, dum li estis preparinta la eldonon de "Dictionnaire de la danse".

Krom la "Lettres sur la danse", li verkis "Observations sur la construction d’une nouvelle salle de l’Opéra" (1781), "Deux lettres de M. Noverre à Voltaire" (pri Garrick, 1801), "Lettres à un artiste sur les fêtes publiques" (1801) kaj manuskripton sen-datan, titolitan "Théorie y pratique de la danse en general, de la composition des ballets, de la musique, du costume, y des décorations qui leur sont propres".

Noverre estis amiko de Voltaire, Frederiko la 2-a la Granda kaj David Garrick (kiu nomis Noverre "la Shakespeare de la danco"). Liaj plej famaj baletoj estis la jenaj: La Toilette de Vénus, La mort d’Ajax, Le Jugement de París, Jason y Médée, Les Horaces, Les Petits riens, ktp. Li estis la granda teoriulo de la ballet d'action.

Ĉefaj baletoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Fêtes chinoises (Parizo 1754)
  • La Fontaine de jouvence (Parizo 1754)
  • La Toilette de Vénus (Liono 1757)
  • L'Impromptu du sentiment (Liono 1758)
  • La Mort d'Ajax (Liono 1758)
  • Alceste (Stuttgart 1761 - Viena 1767)
  • La Mort d'Hercule (Stuttgart 1762)
  • Psyché et l'Amour (Stuttgart 1762)
  • Jason et Médée (Stuttgart 1763 - Vieno 1767 - Parizo 1776 kaj 1780 - Londono 1781)
  • Hypermnestre (Stuttgart 1764)
  • Diane et Endymion (Vieno 1770)
  • Le Jugement de Pâris (Vieno 1771)
  • Roger et Bradamante (Vieno 1771)
  • Agamemnon vengé (Vieno 1772)
  • Iphigénie en Tauride (Vieno 1772)
  • Thésée (Vieno 1772)
  • Acis et Galathée (Vieno 1773)
  • Adèle de Ponthieu (Vieno 1773 - Londono 1782)
  • Alexandre et Campaspe de Larisse (Vieno 1773)
  • Les Horaces et les Curiaces (Vieno 1774 - Parizo 1777)
  • Renaud et Armide (Milán 1775 - Londono 1782)
  • La nuova sposa Persiana (Milán 1775 - Vieno 1775)
  • Apelle et Campaspe (Parizo 1776 - Liono 1787)
  • Les Caprices de Galatée (Parizo 1776 - Londono 1789)
  • Annette et Lubin (Parizo 1778)
  • Les Petits Riens (Parizo 1778)
  • Les Amours d'Énée et de Didon (Liono 1781)
  • La Fête du Sérail (Parizo 1788)
  • L'Amour et Psyché (Londono 1788)
  • La Fête de Tempé (Londono 1788)
  • Admète (Londono 1789)
  • La Bergère des Alpes (Londono 1794)
  • La Vittoria (Londono 1794)
  • Windsor Castle (Londono 1795)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie Glon, «Ce que la Chorégraphie fait aux maîtres de danse (XVIIIe siècle)», Corps, Dilecta, no 7,‎ février 2009, p. 57-64 (ISSN 1954-1228, DOI 10.3917/corp.007.0057, rete arkive) Alirita la 2an de marto 2019
  • Philippe Le Moal (dir.), Dictionnaire de la danse, Larousse, 1999