Jean Lemoine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Lemoine
Episkopo de la katolika Eklezio
Tomboŝtono de Jean Lemoine
Tomboŝtono de Jean Lemoine
Persona informo
Jean Lemoine
Naskiĝo 1250
en Crécy-en-Ponthieu  Francio
Morto la 22-an de aŭgusto 1313
en Avignon
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Konsekrado 1293
Profesio
Okupo diplomato • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Arras
Dum 18-a de septembro 1294
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Lemoine (Johannes Monachus) (naskiĝis en 1250 en Crécy-en-Ponthieu, mortis la 22-an de aŭgusto 1313 en Avignon), estis kardinalo, episkopo de Arras kaj papa legato de papo Bonifaco la 8-a ĉe Filipo la Bela kaj fondinto de samnoma kolegio en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fininte siajn studojn kaj ricevinte la ĉapon pri kanonika juro kaj teologio en la Universitato de Parizo, li estis kanoniko en la katedralaj kapituloj de Amiens kaj Parizo. Fariĝinta konsilisto de la reĝo, li vojaĝis al Romo, kie liaj talentoj havigis al li indan akcepton kaj li estis nomita aŭditoro de la Tribunalo de la Roma Rota en 1282 [1]. Jean Lemoine estas la frato de André Lemoine, episkopo de Noyon.

Kariero en Francio kaj Romo[redakti | redakti fonton]

De tiam li sekvis duoblan karieron en Francio kaj Romo. Li unue estis dekano de la katedralo de Bayeux (1288-1292) kaj poste estis elektita episkopo de Arras fare de la katedrala kapitulo fine de 1293[2]. Dum la sama periodo, kiel vic-kanceliero de la Sankta Romia Eklezio (1288 ĝis 1294), li ratifis la papajn buleojn[3]. Celesteno la 5-a faris lin kardinalo-pastro de sanktaj Marceleno kaj Petro dum la konsistorio de la 18-a de septembro 1294. Je tiu titolo li ratifis la papajn buleojn de la 21-a de junio 1295 ĝis la 16-a de februaro 1302, kaj tiujn de la 14-a de marto 1304[1].

Fondaĵoj en Parizo[redakti | redakti fonton]

Fariĝinta princo de la Eklezio, li dediĉis parton de sia fortuno al mecenato. Per kontrakto farita en Romo, le 15-an de marto 1302, li aĉetis de Aŭgustenanoj la Domon de Chardonnet kaj najbarajn terenojn por fondi Kolegion kiu estis nomita la Domo de la Kardinalo kaj post lia morto la Kolegio de Kardinalo Lemoine[1].

Ĝi komence estis antaŭvidita por sesdek studentoj pri teologio kaj kvardek pri artoj. Ĝia regularo estis aprobita de Bonifaco la 8-a la 12-an de majo 1302. Li fondis poste en la navo de katedralo Dipatrino de Parizo kapelon kiun oni nomis la altaro de pigruloj[1].

Papa legato[redakti | redakti fonton]

La 24-an de novembro 1302, Bonifaco la 8-a sendis lin kiel Papan legaton al Francio ĉe Filipo la Bela. Tiu ĉi ne volante cedi al la papaj postuloj, la papo ordonis al la kardinalo lanĉi interdikton sur la reĝlandon kaj devigi Nicolas de Freauville, konfesanton de la reĝo, iri pravigi sin al Romo[1].

La legato obtenis la prokraston de interdikto kiun la papo ŝanĝis en ekskomunikon kontraŭ la reĝo. Avertita, tiu ĉi haltigis en Troyes la portantojn de la buleo, metis la legaton sub gvatadon kaj kunvokis Ĝeneralajn Statojn de 1303. La kardinalo sukcesis forlasi Parizon dumnokte, iom antaŭ la festotago de Sankta Johano, kaj reiris al Romo[1].

Kamerlingo de la Sankta Kolegio de Avignon[redakti | redakti fonton]

Malsana, li ne partoprenis en la konklavo de Peruĝo kiu elektis papon Klemento la 5-a sed reiris al Francio. Ekde la 6-a de novembro 1305, li estis nomita Kamerlingo de la Sankta Kolegio. Li tiam sekvis la papon en ĉiuj liaj vojaĝoj ĝis Avignon kie li instalis sin en 1309[1].

Tie li mortis la 22-an de aŭgusto 1313. Per sia testamento, datita de la 21-a de julio, li petis esti entombigita en Parizo en la kapelo de la Kolegio, Straton Saint-Victor[4]. Liaj lastaj voloj estis plenumitaj la 1-an de oktobro 1314[1].

Eltiraĵo de la testamento de kardinalo Jean Lemoine, Departementaj arĥivoj de Finistère

André, lia frato, episkopo de Noyon, kontribuis per sia fortuno al la starigo de la Kolegio de la kardinalo; li mortis en 1315, kaj estis entombigita en la saman tombon kiel sia frato. Oni ankoraŭ legis fine de la 18-a jarcento ilian duoblan epitafon.

Verko[redakti | redakti fonton]

Li verkis Glossa aurea Joannis Monachi cardinalis in Sextum Decretalium, komentario pri la sesa libro de Dekretaroj, kiu estis presita en Parizo en 1515 [1].

Toponimoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fr. du Chesne, Histoire de tous les cardinaux françois de naissance ou qui ont été promus au cardinalat par l’expresse recommandation de nos roys, Parizo, 1660.
  • H. Fisquet, La France pontificale, histoire chronologique et biographique des archevêques et évêques de tous les diocèses de France depuis l’établissement du christianisme jusqu’à nos jours, divisée en dix-sept provinces ecclésiastiques, Parizo, 1864-1873.
  • Ch. Jourdain, Le Collège du cardinal Lemoine, Parizo, 1876.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Salvador Miranda, Cardinal Jean Lemoine, University Park, Miami, FL 33199, 2009
  2. Erare, en la Dictionnaire de Moréri oni anoncas ke kardinalo Lemoine okupis la episkopan seĝon de Meaux.
  3. Lia subskribo Monachus aperas sur buleoj de la 3-a de septembro 1288 ĝis la 22-a de septembro 1291.
  4. Per sia testamento de la 21-a de julio 1313, la kardinalo malpermesis al ĉiuj siaj kolegianoj, sub minaco de forpelo, pruntedoni librojn de la librejo eĉ kontraŭ depono aŭ kaŭcio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean Lemoine en la franca Vikipedio.