Jean Mercier (1825-1899)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jean Mercier.
Jean Mercier
Persona informo
Jean Mercier
Naskiĝo 10-an de januaro 1825 (1825-01-10)
en Nantua
Morto 20-an de decembro 1899 (1899-12-20) (74-jaraĝa)
en Nantua
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikistoinstruistoadvokato • oficisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Théodose MERCIER estis franca politikisto kaj deputito naskiĝinta la 11-an de januaro 1825 en Nantua (Ain) kaj mortinta la 20-an de decembro 1899 en la sama urbo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Instruisto en la kolegio de Nantua de 1845 ĝis 1848, li kunlaboris kun variaj respublikismaj gazetoj kaj studadis juron en Parizo, kie li kontraŭis la puĉon de la 2-a de decembro 1851. Li pro tio estis mallonge enkarcerigita.

Li revenis instali al Nantua por oficii kiel advokato, kaj fariĝis la loka advokatestro en 1863. Li estis provizora administranto de la arondismento Nantua post la 4-a de septembro 1870, sekve urbestro de Nantua kaj ĝenerala konsilisto de la kantono Châtillon-de-Michaille.

Li kandidatiĝis pri deputiteco por la unua fojo en januaro 1871, sensukcese. Li tamen estis elektita kiel deputito de la departemento Ain la 2-an de julio 1871, okaze de plia baloto pro la demisio de Aristide Tendret. Li seĝis en la maldekstra parto de la ĉambro sed ne apartenis al iu ajn grupo. Li estis reelektita dum la deputitaj balotoj de 1876 kaj aniĝis al la parlamenta grupo de la respublika maldekstro. Li estis unu el la 363 deputitoj, kiuj rifuzis konsenti fidon al la registaro de Albert de Broglie. Li konservis sian seĝon ĝis 1885, kiam li estis elektita en la Senato. Tie li ankaŭ seĝis maldekstre sen aliĝi al grupo. Li interalie voĉdonis favore al la restarigo de arondismentaj balotoj, kaj por la proceso kontraŭ Georges Boulanger. Li mortis dum sia mandato en 1899.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]