Jean Pain (inventisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Pain
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1928 (1928-12-12)
en Svislando
Morto 30-an de julio 1981 (1981-07-30) (52-jaraĝa)
en Villecroze
Mortokialo urinvezika kancero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Jean Pain (naskiĝis la 12-an de decembro 1928 en Svislando, mortis la 30-an de julio 1981 en Villecroze, departemento Var, Francio) estas franca aŭtodidakta inventisto de kompostado de veprejoj[1][2], pioniro de la permakulturo kaj de la dispecigita frondara ligno.

En 1970, Jean PAIN elpensas la "Metodojn de Jean PAIN", procezoj por akiri antaŭ-kompostaĵon el arbustoj kaj arbaraj restaĵoj pere de haketilo permesante produkti kompoŝton de tre alta fekunda valoro, por kapti varmon per kontakto kun la fermentita maso kaj produkti biogason. La kvalitoj de ĉi tiu komposto estas eksterordinara kaj permesas produkti legomojn eĉ sur tre malriĉa grundo sen akvumado, sen traktado kaj sen alia sterko ol lia kompoŝto de veprejoj. La metodo celis reprodukti la arbaran fekundecon sur agrikultura grundo.

Li inventis ankaŭ haketilon permesante al li atingi krudaĵon de kvalito kiun la kanada sciencisto Gilles Lémieux nomos "bois raméaux fragmentés" (BRF) en 1986. La entrepreno Jean Pain daŭrigas vendi tiujn haketilojn (2020). Neniu el la ekzistantaj haketiloj povis redukti arbustojn kaj lignaĵojn en grandeco taŭga por kompostado laŭ la Metodo de Jean PAIN[2].

Metodo Jean Pain[redakti | redakti fonton]

Laborante nur mane, oni uzas ekskluzive branĉetojn (diametro <0,8 cm). Kiam oni laboras pistomaŝine oni unue devas tranĉi la plej dikajn branĉojn. Oni sekve ŝprucigadas abunde la lignerojn antaŭ ol stakigi ilin.

Post naŭ monatoj kaj kelkaj retumiĝoj, la ligneroj fariĝas kompoŝto, kiu enhavas ĉiujn necesajn nutraĵojn. Dank' al ĝia granda entenado je organikaĵoj, tiu kompoŝto taŭgas perfekte por plibonigi la grundon. Jean Pain verkis libron pri siaj metodoj kiu havas kiel titolon (en Esperanto) "La metodoj Jean Pain aŭ alia ĝardeno". En tiu libro li ne nur klarigas kiel produkti kaj uzadi veprokompoŝton, sed ankaŭ priskribas kiel ekstrakti biometanon kaj varmon el la kompoŝtstakoj.

Comité Jean Pain[redakti | redakti fonton]

Comité Jean PAIN (Komitato Jean PAIN) estis vizitcentro en Belgio por eksperimentado, demonstrado kaj informado pri surloka pistado de verdaj rubaĵoj, uzado de la pistaĵo kiel sternaĵo por kovri la grundon, kompoŝtado de veproj kaj de ligneroj el freŝe dehakitaj branĉoj, defalaĵoj el la kuirejo kaj la ĝardeno, vermobredado, plibonigo de la grundo, traktado de organikaj defalaĵoj, kompoŝtnecesejo kaj etskala elpuigado de malklara akvo per lagunado. La centro direktis ĝian atenton ĉefe al gestudentoj de agrikulturaj kaj hortikulturaj lernejoj.

La frakcio organika en la forĵetaĵoj en evolulandoj (ĉefe Afriko) estas tiom granda kiom en Eŭropo. Ĉar la organikaĵo multe pli rapide mineraliĝas en (sub)tropikaj grundoj, necesas alporti organikan sterkon al ili. Tial la strukturo de la grundo ne difektiĝas ka la nutraĵoj , la akvo kaj la grundfaŭno ne riskas perdiĝi.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreis organizis de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2000 studsemajnon en Esperanto pri teknikoj de kompostado (teorie kaj praktike) al kiu partoprenis 27 esperantistoj el deko da landoj el diversaj kontinentoj. Ĝia prezidanto, Frederik Vanden Brande, ankaŭ parolis Esperanton[3]. En 1999 la Komitato Jean Pain en Belgio disponis pri versio en Esperanto de ĝia videokasedo premiita en 1987 de la tiama flanda ministrino Miet Smet. Temas pri la filmeto "Van niet tot iet" en la nederlanda kies scenaro priskribas la diversajn agadojn de la Komitato. Estas sub la titolo "Humtero el veproj: nova alkemio por la tria jarmilo" ke tiu videokasedo haveblis.[4]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ida, la edzino de Jean Pain, eldonis libron pri la metodo Jean Pain en diversaj lingvoj.

  • (franca) Les méthodes Jean Pain, referenca verko
  • (angla) The methods of Jean Pain or an other kind of garden, eldonita ankaŭ en 4 aliaj lingvoj[5] (franca, germana, hispana, nederlanda).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Thibaut Schepman, Le compost magique de Jean Pain, invention française (presque) oubliée, L'Obs,‎ la 21-an de novembro 2016.
  2. 2,0 2,1 (en) Jean Pain, inventor of the Brushwood compost
  3. (nl) Humus News, Vol. 16-3 (2000), paĝoj 1-4
  4. (eo) nl, eo) "Humtero el veproj", Humus News, Vol 15-2, A-M-J, paĝo 13, 1999, ISSN 0773-0659
  5. La traduko al Esperanto estis en preparo de Lies Van Moorsel sub la titolo "Alia ĝardeno")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]