Jenő Szigeti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jenő Szigeti
Persona informo
Naskonomo Schwarz Jenő
Naskiĝo la 18-an de decembro 1890(nun 1890-12-18)
en Hungario Debrecen (Hungario)
Morto la 12-an de decembro 1949
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Mortokialo pneŭmonito
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio aktoro
Information icon.svg
vdr

Jenő Szigeti [sigeti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szigeti Jenő estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Schwarz [ŝvarc].

Jenő Schwarz [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1890 en Debrecen, li mortis la 12-an de decembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Szigeti akiris diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo en 1910, poste li havis rolojn laŭvice en Sopron, az Újpest (1912), Nagyvárad, Debrecen (1919). Intertempe li estis soldato dum la 1-a mondmilito. Ekde 1921 li havis operetajn rolojn en Budapeŝto. En 1924 li faris turneon kun trupo en Ĉeĥoslovakio, poste li denove ludis en sia naskiĝurbo. Ekde 1929 li estis membro de pluraj teatroj en Budapeŝto (ekzemple Teatro Magyar (1929-1931), Teatro Belvárosi (1931–1934)). Inter 1940-1944 li povis aktoradi nur en teatro pri judoj. Depost la 2-a mondmilito li havis rolojn en teatroj Magyar (1945–1947), Belvárosi (1947–1949) kaj Ifjúsági (1949).

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Hyppolit, la lakeo (1931) – gasto en la restoracio
  • Helyet az öregeknek (1934) – S-ro Szabó
  • Háromszázezer pengő az utcán (1937) – svatisto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.