Jens Böhrnsen
Jens Böhrnsen | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana politikisto | |||||
Persona informo | |||||
Jens Böhrnsen | |||||
Naskiĝo | 12-an de junio 1949 (75-jaraĝa) en Bremeno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kilo vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juĝisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Libera hansa urbo Bremeno vd | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefurbestro de Bremeno | |||||
Dum | 2005 – 2015 | ||||
Antaŭulo | Henning Scherf | ||||
Sekvanto | Carsten Sieling | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jens BÖHRNSEN [bo:rnsen] (naskiĝis la 12-an de junio 1949 en Bremeno, do nun 75-jara) estas germana juristo kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). De 2005 ĝis 2015 li oficis kiel urbestro de Bremeno kaj senata prezidanto de la samnoma urboŝtato libera hansa urbo Bremeno, konsistanta el Bremeno kaj Bremerhaven. Ĉar la urboŝtato samkiel Berlino kaj Hamburgo konsideratas federacia lando de Germanio, li samkiel la ĉefurbestroj de Berlino kaj Hamburgo havas rangon paralelan al tiu de ministroprezidanto, la titolo de ĉefministro de la aliaj federaciaj landoj. Kiam Horst Köhler demisiis de la posteno de ŝtata prezidanto de Germanio la 31-an de majo 2010, Jens Böhrnsen dumtempe transprenis la funkciojn kaj rajtojn de la ŝtata prezidanto, ĉar li tiumomente laŭ rotacia plano deĵoris kiel prezidanto de la Federacia Konsilio de Germanio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de Jens Böhrnsen Arkivigite je 2017-08-31 per la retarkivo Wayback Machine germane