Jerry Fodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jerry Fodor
Jerry Fodor.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1935 (1935-04-22)
en Novjorko
Morto 29-an de novembro 2017 (2017-11-29) (82-jara)
en Manhatano
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato PrincetonUniversitato KolumbioUniversitato de Oksfordo
Okupo
Okupo filozofo • akademiulo • universitata profesoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jerry Alan FODOR (Novjorko, Novjorkio; 22a de Aprilo 1935 - Nov-Ĵerzejo; 29a de Novembro 2017​) estis usona filozofo analizisma, sciencisto, universitata profesoro kaj psikolingvosciencisto.

Li estis profesoro pri filozofio en la MIT. Iĝis profesoro pri filozofio de la Universitato Rutgers, en Nov-Ĵerzejo. Kun Hilary Putnam, li estis unu de la patroj de la psikologia funkciismo kaj grava figuro de la kognoscienco, rilata al la sintenoj kiuj emfazas la modularecon de la menso (por ekzemplo la genera gramatiko de Noam Chomsky). Fodor realigis gravajn kontribuojn en la kampoj de la filozofio de lingvo kaj de la menso, de la teorioj pri la kogna arkitekturo (modulareco, interagadismo, ktp.), de la psikologio, de la psikolingvistiko (konceptoj, semantiko ktp.) kaj de la teorio de la infana menso. Liaj eksperimentoj centriĝis en tiuj du lastaj temoj.

Hipotezo pri pensolingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hipotezo pri pensolingvo.

La hipotezo pri pensolingvo asertas, ke samo estas vera por pensado ĝenerale. Tio signifus, ke pensado estas komponata de kelkaj atomaj reprezentaj konstituantoj kiuj povas esti kombinataj.[1][2][3] Krom tiu abstrakta karakterizo, neniu plua konkreta postulato estas farita pri kiel la homa pensaro estas plenumita de la cerbo aŭ pri kiuj aliaj similaĵoj al la natura lingvo ekzistas.[1] La hipotezo pri pensolingvo estis por la unua fojo enkondukita de Jerry Fodor.[2][1] Li argumentas favore al tiu postulo subtenante, ke ĝi konstituas la plej bonan klarigon de la karakteraj trajtoj de pensado. Unu el tiuj trajtoj estas produktiveco: nome sistemo de reprezentoj estas produktiva se ĝi povas generi senfinan nombron de unikaj reprezentoj bazitaj sur malalta nombro de atomaj reprezentoj.[1][2][3] Tio aplikiĝas al pensado ĉar homaj estaĵoj estas kapablaj entrepreni senfinan nombron de diferencaj pensoj eĉ se iliaj mensaj kapabloj estas tre limigitaj. Aliaj karakteraj trajtoj de pensado estas sistemeco kaj inferenca kohereco.[2][1][3] Fodor argumentas, ke la hipotezo pri pensolingvo pravas ĉar ĝi klarigas kiel pensado povas havi tiujn trajtojn kaj ĉar ne estas bona alternativa klarigo.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Minds without meanings: an essay on the contents of concepts, kun Zenon W. Pylyshyn, MIT Press, 2014, (ISBN 0-262-52981-5).
  • What Darwin Got Wrong, kun Massimo Piattelli-Palmarini, Farrar, Straus kaj Giroux, 2010, (ISBN 0-374-28879-8).
  • LOT 2: The Language of Thought Revisited, Oxford University Press, 2008, (ISBN 0-19-954877-3).
  • Hume Variations, Oxford University Press, 2003, (ISBN 0-19-928733-3).
  • The Compositionality Papers, kun Ernie Lepore, Oxford University Press, 2002, (ISBN 0-19-925216-5).
  • The Mind Doesn't Work That Way: The Scope and Limits of Computational Psychology, MIT Press, 2000, (ISBN 0-262-56146-8).
  • In Critical Condition, MIT Press, 1998, (ISBN 0-262-56128-X).
  • Concepts: Where Cognitive Science Went Wrong, The 1996 John Locke Lectures, Oxford University Press, 1998, (ISBN 0-19-823636-0).
  • The Elm and the Expert: Mentalese and Its Semantics, The 1993 Jean Nicod Lectures, MIT Press, 1994, (ISBN 0-262-56093-3).
  • Holism: A Consumer Update, kun Ernie Lepore (eld.), Grazer Philosophische Studien, Vol 46. Rodopi, Amsterdam, 1993, (ISBN 90-5183-713-5).
  • Holism: A Shopper's Guide, kun Ernie Lepore, Blackwell, 1992, (ISBN 0-631-18193-8).
  • A Theory of Content and Other Essays, MIT Press, 1990, (ISBN 0-262-56069-0).
  • Psychosemantics: The Problem of Meaning in the Philosophy of Mind, MIT Press, 1987, (ISBN 0-262-56052-6).
  • The Modularity of Mind: An Essay on Faculty Psychology, MIT Press, 1983, (ISBN 0-262-56025-9).
  • Representations: Philosophical Essays on the Foundations of Cognitive Science, Harvard Press (UK) and MIT Press (US), 1979, (ISBN 0-262-56027-5).
  • The Language of Thought, Harvard University Press, 1975, (ISBN 0-674-51030-5).
  • The Psychology of Language, kun T. Bever kaj M. Garrett, McGraw Hill, 1974, (ISBN 0-394-30663-5).
  • Psychological Explanation, Random House, 1968, (ISBN 0-07-021412-3).
  • The Structure of Language, kun Jerrold Katz (eld.), Prentice Hall, 1964, (ISBN 0-13-854703-3).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Language of Thought Hypothesis. Alirita la 4an de Februaro 2022.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rescorla, Michael (2019). "The Language of Thought Hypothesis". The Stanford Encyclopedia of Philosophy. Metaphysics Research Lab, Stanford University. Alirita la 4an de Februaro 2022.
  3. 3,0 3,1 3,2 Borchert, Donald. (2006) “Language of thought”, Macmillan Encyclopedia of Philosophy, 2nd Edition. Macmillan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]