Jerry Wald
Jerry Wald | |
---|---|
![]() Jerry Wald (maldekstre) kun Gordon MacRae, Mel Tormé, Marion Hutton kaj Jerry Jerome, Saturday Teentimers Show, Novjorko, proks. aŭguston de 1947. Foto de William P. Gottlieb | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1918 en Newark |
Morto | 1-an de septembro 1973 (55-jaraĝa) en Lasvegaso |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikisto bandestro klarnetisto scenaristo ![]() |
Jerry Wald (vere Jervis Wald; naskiĝis la 15-an de januaro 1918[1] en Newark, Nov-Ĵerzejo; mortis en septembro[2] de 1973 je Las-Vegaso, Nevado) estis usona klarnetisto kaj bandestro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Wald direktis ekde la 1940-aj ĝis en la 1950-aj jaroj proprajn bandegojn, kun kiuj li muzikis por kelkaj ŝelakdisko por diskeldonejo Majestic; li prezentis kun siaj orkestroj dum la unua duono de la 1940-aj jaroj en Novjorko kaj Ĉikago, fine de la 1940-aj jaroj en Holivudo kaj revenis en 1952 al Novjorko.
Lia admiro por Artie Shaw ne nur kondukis al similecoj laŭ stilo kaj sono, sed ankaŭ al la dungo de multaj iamaj muzikistoj el la orkestro de Shaw, inter ili Bernie Privin, Les Robinson, Sid Weiss, kantistino Anita Boyer, la muzikaranĝistoj Ray Conniff, Bill Challis kaj Jerry Gray. Krom tio je diversaj tempoj interalie Nelson Riddle, Ray Sims, Les Elgart, Bob Dukoff, Al Cohn, Bill Perkins, Lee Konitz, Al Haig, Billy Bauer, Art Ryerson, Irving Cottler kaj Manny Albam laboris en la orkestro de Wald.
La unua disko aperis en 1942 ĉe Decca Records; sekvis aliajaj. En 1946 Columbia Pictures produktis mallongan muzikfilmon kun la orkestro de Wald. En 1952 li surdiskigis kun Chris Connor. Pianisto Bill Evans kunverkis komence de sia kariero du albumojn de Wald, Top Pops - Jerry Wald & His Orchestra (MGM/Lion, 1953) samkiel Listen to the Music of Jerry Wald (Kapp, 1955), dancan kaj distran muzikon kun tiam popularaj titoloj kiel „I Love Paris“ aŭ „Mad About the Boy“.[3]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Carlo Bohländer (eld.): Reclams Jazzführer. Reclam, Stuttgart 2000, ISBN 3-15-010464-5 1977 (Reclam)/1980 (Ed. Peters, Leipzig)
- Hanns E. Petrik: Bill Evans - Sein Leben, Seine Musik, Seine Schallplatten, OREOS Verlag, 1989
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ komp. Roger D. Kinkle: The Complete Encyclopedia of Popular Music and Jazz, 1900-1950: Biographies, L through Z. Arlington House, 1974
- ↑ komp. Carlo Bohländer k. a.: Reclams Jazzführer. Stutgarto, Reclam, 1977
- ↑ Vidu la diskoregistron de Bill Evans ĉe www.jazzdisco.org