Jerzy Iwanow-Szajnowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Iwanow-Szajnowicz
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1911 (1911-12-14)
en Varsovio
Morto 4-an de januaro 1943 (1943-01-04) (31-jaraĝa)
en Ateno
Lingvoj moderna greka
Ŝtataneco GrekioPollando
Memorigilo Jerzy Iwanow-Szajnowicz
Okupo
Okupo futbalisto • akvopilkisto • spiono
vdr
La monumento de Jerzy Iwanow-Szajnowicz en Saloniko, Grekio
Kiesariani, nun kvartalo de Ateno - tie probable estis mortpafita Jerzy Iwanow-Szajnowicz

Jerzy Iwanow-Szajnowicz, ĝuste Jerzy Iwanow (naskiĝis la 14-an de decembro 1911, mortis la 4-an de januaro 1943 en Ateno) – pola skolto, sportisto kaj poligloto. Dum la Dua Mondmilito spiono de britaj kaj polaj specialaj servoj kaj la heroo de la greka rezistomovado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de rusa kolonelo Vladimir Ivanov kaj polino Leonarda Ŝajnowiĉ, naskiĝis en Varsovio. Kiam estis kelkjara la patrino denove edziniĝis al greko Jannis Lambrianidis kaj translokiĝis al Saloniko, kie en 1925 ankaŭ setlis la juna Iwanow. De 1927 li trejnis futbalon kaj akvopilkadon en Sporta Klubo "Iraklis", la ĉefklubo de Saloniko. De 1928, kiel reprezentanto de la klubo en akvopilkado neniam forlasis pli gravan konkuron. Li estis eminenta naĝisto. En la jaroj 1931-1935 startis en ĉiuj tutgrekaj naĝkonkuroj. En 1935 akiris polan civitanecon.

Trifoje kaptita de Gestapo, dufoje sukcesis fuĝi. La unuan fojon jam decembre 1941 denuncita de konato kaj kaptita, li fuĝis dum aŭtomobila transporto. La 8-an de septembro 1942, ekkonita kaj perfidita de konato, estis arestita la trian fojon en Ateno. La 2-an de decembro germana juĝejo kondamnis lin al triobla mortpuno. Superulo de la greka ortodoksa eklezio, ĉefepiskopo de Ateno Damaskin, provis savi la vivon al Iwanow vizitante enprizonigiton en lia kelo kaj samtempe intervenante ĉe germanoj kaj aliancanoj, kun sugesto de interŝanĝo de gravaj militkaptitoj. Al la propono favore rilatis nur la germana flanko. Li pereis la 4-an de januaro 1943, unue vundita de SS-ano dum provo eskapi de la ekzekutejo - armea pafistejo en la kvartalo Kesariani, kaj poste pafmortigita kune kun aliaj kondamnitoj. Laŭ grekaj fontoj tuj antaŭ la morto li ankoraŭ vokis "Niech żyje Grecja, niech żyje Polska" - Ζήτω η Ελλάς! Ζήτω η Πολωνία (Vivu Grekio, vivu Pollando)!

Internacia rekono de la meritoj[redakti | redakti fonton]

Julie 1945 marŝalo Harold Alexander anocis dankon al Iwanow nome de Aliancanoj, kaj brita reĝino Elizabeta la 2-a kelke da jaroj post morto de la agento, transdoni al familio de la mortinto 1000 britaj pundoj rekone por liaj meritoj. Lianome (Ιβανώφειο - Iwanofio) oni nomis interalie ĝis antaŭnelonge la plej grandan sportan halon de Saloniko, lia hejmolanda sportoklubo. Laŭ pritakso de grekoj, heroo de ambaŭ nacioj montriĝis ankaŭ la plej efika sabotisto, kiun Aliancanoj disponis dum la tuta peiodo de la Dua Mondmilito.

En Pollando, per la nomo de Jerzy Iwanow-Szajnowicz, estis nomigitaj stratoj de Varsovio, Krakovo, Poznań, Szczecin, Kielce, Częstochowa.

Literatura heroo de biografia romano de Stanisław Strumph-Wojtkiewicz "Agent Nr. 1" (Agento n-ro 1). En 1971 oni surbendigis en Pollando filmon – sensacian dramon surbaze de la eventoj el lia spiona kaj flankataka agado en Grekio, sub la titolo "Agent nr 1", reĝisoritan de Zbigniew Kuźmiński.

Postmortaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari – 30-a de marto 1945 (Pollando)
  • Kruco de Georgo (George Cross) – 5-a de marto 1962 (Britio)
  • Ora Kuraĝ-Kruco(greke: Αριστείον Ανδρείας, Aristeion Andreias) – 25-a de majo 1976 (Grekio)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maria kaj Janusz Przymanowski: Leonarda i jej synowie (Leonarda kaj ŝiaj filoj), Wydawnictwo Literackie, Krakovo 1980. ISBN 83-08-00082-7.