Jerzy Jachowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Jachowicz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1938 (1938-05-15) (85-jaraĝa)
en Sochaczew
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopublikigisto vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo • ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jerzy Mieczysław Jachowicz (naskiĝis la 15-an de majo 1938 en Sochaczew) – pola esploranta ĵurnalisto kaj publicisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1989 aktivis en demokratia opozicio (Solidareco). En la jaroj 1989–2005 estis ĵurnalisto de "Gazeta Wyborcza", unu el antaŭuloj de esploranta ĵurnalismo en Pollando.

Li ĉefe okupiĝis pri la temaro de organizita krima agado kaj ties ligoj kun la antaŭa sekureca sistemo en Pola Popola Respubliko. Verkis interalie pri mortigo de Grzegorz Przemyk kaj detruado de dokumentoj laŭ rekomendo de generalo Buła.

De 2005 laboris kiel ĵurnalisto de semajnrevuo "Newsweek Polska", kaj de 2006 en "Dziennik". De 2008 sur anteno de la Programo III de Pola Radio, kie rakontis pri elektitaj de si eventoj, kiujn esploris kiel la esploranta ĵurnalisto. Rezignis de tiu ĉi laboro la 2-an de marto 2009 reage al la maldungo de Krzysztof Skowroński el funkcio de la direktoro de la Programo III.

Jerzy Jachowicz ĝis fino de 2010 kunlaboris kun informa reta portalo de Telewizja Polska – tvp.info, kaj ĝis novembro 2012 kun semajnrevuo "Uważam Rze".

Aktuale gvidas disaŭdigaĵon "W Jamie Jachowicza" (En la Kavo de Jachowicz) en la interreta Radio Wnet. Li ankaŭ publikigas en "Gazeta Polska Codziennie", kaj de novembro 2012 estas konstanta felietonisto-komentisto en semajnrevuo "W Sieci".

Membro de la Asocio de Libera Vorto. Aŭtoro de la libro Z archiwum Jerzego Jachowicza (El arkivo de Jerzy Jachowicz) (Wydawnictwo Otwarte, Krakovo 2008).

La 11-an de novembro 2017 estis distingita de la pola prezidento Andrzej Duda per la Komandora Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando pro eminentaj meritoj en la agado favore al demokratiaj ŝanĝiĝoj en Pollando, pro atingoj en ĵurnalisma laboro kaj la publicista.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Aprile 1990 nekonataj farintoj bruligis lian loĝejon en Pruszków. Rezulte de incendio pereis lia edzino ĵurnalistino, Maria (el domo Chiniec). Lia filo, Piotr Jachowicz (naskita en 1967), estas scenaristo.

Pri la sorto de Jerzy Jachowicz rakontas filmo de Tomasz Dudziewicz Tu stoję... (Tie ĉi mi staras...) (1993).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2008 Jerzy Jachowicz, Z archiwum Jerzego Jachowicza (El arkivo de Jerzy Jachowicz) (​ISBN 978-83-7515-055-1​)
  • Kto jest kim w Polsce (Kiu estas kiu en Pollando), 4-a eldono (redaktoraro de Beata Cynkier kaj aliaj), Varsovio 2001, p. 322

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]