Jerzy Szmajdziński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Andrzej Szmajdziński
Persona informo
Jerzy Szmajdziński
Naskonomo Jerzy Andrzej Szmajdziński
Naskiĝo la  9-an de aprilo 1952(nun 1952-04-09)
en Vroclavo, Pollando
Morto la 10-an de aprilo 2010
en Smolensk, Rusio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Alianco de Demokrata Maldekstrularo (de 1999)
Profesio
Okupo politikistoministro vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
ministro pri defendo de Pollando
Dum 19-a de oktobro 200113-a de oktobro 2005
Antaŭulo Bronisław Komorowski
Sekvanto Radosław Sikorski
vicmarŝalo de la pola Sejmo
Dum 6-a de novembro 200710-a de aprilo 2010
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jerzy Szmajdziński, vic-marŝalo de Pola Sejmo, favora por Esperanto, 2005

Jerzy Andrzej SZMAJDZIŃSKI (naskiĝis la 9-an de aprilo 1952 en Vroclavo, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) estis pola politikisto, deputito kaj vicmarŝalo de la pola parlamento kaj ministro pri nacia defendo. Mortis kun 95 aliaj personoj (interalie kun Prezidento de Pollando, Lech Kaczyński) dum kraŝo de la prezidenta aviadilo, kiam flugis en nacia reprezentaro al la 70-datrevenaj solenaĵoj pri Masakro de Katyn.

En la pola parlamento estis deputito de 1985 ĝis 2010 senpaŭze, li estis i.a. prezidanto de la Parlamenta Klubo de la Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM), de 2007 plenumis oficon de vicmarŝalo de la parlamento. Dum la jaroj 2001-2005 estis ministro pri nacia defendo en la registaroj de Leszek Miller kaj Marek Belka. Dekomence estis en aŭtoritatoj de AdDM, en 2008 ekestis vicprezidanto de la partio. En decembro 2009 estis nomumita kiel kandidato de AdDM por posteno de la prezidento de Pollando en balotoj en 2010.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum 2008 li kiel Vicprezidanto de Pola Parlamento apogis la iniciativon de Kazimierz Krzyżak ke Pola Sejmo faru la rezolucion okaze de 100-jara Jubileo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj sendu la komunan leteron de Pola Parlamento al la Norvega Nobel-Komitato en Oslo por la Nobel-premio pri paco por UEA - rezulte la 12-an de junio 2008 la Pola Parlamento unuanime apogis la rezolucion favoran por Esperanto kaj decembre 2008 sendis la menciitan komunan leteron de Sejmo al la Komitato. Tuj antaŭ sia morto, la 4-an de marto 2010, laŭ la streboj de Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" li renkontiĝis kun d-rino Ilona Koutny kaj kun anoj de Iniciata Grupo - Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Franciszek Witucki kaj Marian Zdankowski[1]. La interparoloj temis pri egaligi Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo. Laŭ rakonto de partoprenantoj, li deklaris apogi la iniciativon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]