Jizera montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jizera montaro (pole: Góry Izerskie, ĉeĥe: Jizerské hory, germane: Isergebirge) estas montaro en Pollando kaj Ĉeĥio, kiu apartenas al montaro Sudetoj. Same en pola parto kaj same en ĉeĥa parto ĝi estas la plej okcidenta parto de Sudetoj.
Pola parto de Jizera montaro situas sur tereno 385 km2.
Jizera montaro estas meze alta. Ĝi havas malkrutajn deklivojn pro tio, ke en periodo de paleogeno, la 70-35 jarmilionoj antaŭe, sekvis efloresko de rokoj, kiu kaŭzis kompensadon de altaj partoj de la montoj.
Jizera montaro faras okcidentan parton de la geologia unuo, nomata bloko gigantmontare-izera. Ĝia norda parto estas masivo farita de malnovaj, metamorfaj rokoj, kiujn arke ĉirkaŭigas pli junaj gigantmontaraj granitoj. Metamorfaj rokoj de pola parto de Jizera montaro tio: gnejsoj, ardezoj kaj ankaŭ pecoj de amfiboloj, kiuj ekestis ĉefe en paleozoiko. Inter gnejsoj interesinda estas okuleta gnejso kun specifa hela okuleto kunmetita ĉefe el kristaloj de kvarcoj kaj feldspatoj en malhela unuforma roka maso.

Kun la metamorfaj rokoj estas kunligita tio, ke ĉi tie troviĝas nobelaj gemoj kaj valoraj mineraloj. Jam de mezepoko Jizera montaro estis penetrita de diversaj serĉistoj. La plej konato loko de nobelaj gemoj ekspluato estis “Hala Izerska”, kie iam oni trovadis: rubenoj, safiroj, agatoj kaj oro. Ĝis hodiaŭ oni povas trovi en “Rozdroże Izerskie” belaj ekzempleroj de kvarco, kiuj troviĝas en kvarcaj gangoj. La plej granda gango estas 10 km longa kaj 10-80 m larĝa kaj estas ekspluatita de minejo “Stanisław” en pola parto de la montaro. En ardezoj de “Kamienicki Grzbiet” abunde troviĝas grenatoj, kaj turmalinoj troviĝas en ardezoj de “Wysoki Grzbiet”. En la tuta montoĉeno de “Kamienicki Grzbiet” troviĝas erco de stano kaj erco de kobalto, kiuj estis elfositaj de la 15-a jarcento kaj kun mallongaj paŭzoj ĝis la 19-a jarcento. Ankaŭ gnejsoj estis ofte ekspluatitaj kiel gruzo kaj kiel konstrumaterialo.
Tra Jizera montaro pasas akvodislimo inter la basenoj de la Balta Maro kaj la Norda Maro.
En ĉirkaŭaĵo de Świeradów-Zdrój troviĝas fontoj de la mineralaj akvoj La akvoj oni povas trovi en malmultaj mineraligitaj acidetaj fontoj enhavantaj kemiaj kombinaĵoj de karbo, kalcio, magnezio, fero, fluoro kaj radono.

Jizera montaro en Ĉeĥio; granitaj rokoj “Frýdlantské cimbuří” proksime de vilaĝo Bílý Potok.

Bibliografio kaj fontaĵo

Izerskie (pole)