Johann Georg Siegesbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Siegesbeck
(1686-1755)
Titolpaĝo de la verko Dissertatio inauguralis medico botanicam de rorella, verko eldonita en 1716
Titolpaĝo de la verko Dissertatio inauguralis medico botanicam de rorella, verko eldonita en 1716
Persona informo
Naskiĝo 22-a de marto 1686[1]
en Seehausen, distrikto de Börde, apud Magdeburgo, Germana regno
Morto 3-a de januaro 1755
en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Vitembergo
Profesio
Okupo botanikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en WittenbergSankt-Peterburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Georg Siegesbeck estis prusa kuracisto, botanikisto, doktoro pri medicino en Vitembergo, direktoro de la Botanika ĝardeno en Sankt-Peterburgo (1735-1743) kaj unu el la plej obstinaj oponantoj de la seksa sistemo de Karolo Lineo.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Primitiae Florae Petropolitanae, verko eldonita de Johann Georg Siegesbeck, en 1736.

Post doktoriĝi en 1716, li ekpraktikis en sia hejmurbo, poste en Helmstedt inter 1730-1735, dum li studadis botanikon sub la gvidado de Lorenz Heister (1683-1758). La botaniko eksubstituis la medicinon kaj li estis nomumita kuratoro de la Botanika ĝardeno en Sankt-Peterburgo, en 1735. Pli malfrue li ekprenis la postenon kiel Profesoro pri Botaniko en la Rusa Akademio pri Sciencoj kaj direktoro de la Botanika ĝardeno, tie kie li restis ĝis 1747. Post tio, li reiris al Seehausen, ree laborante kiel kuracisto, ĝis sia morto en 1755.

Komence li estis amiko de Lineo kaj eĉ skribis agrablajn leterojn al la svedulo dum li loĝis en Hartekamp, Nederlando, kun George Clifford la 3-a, inter 1735 kaj 1737. (Siegesbeck ankaŭ sendis rusajn plantojn al Clifford al lia kolekto). Private, li informis Lineon ke li estis komencanta botanikan korespondadon por kolektado de ekzotikaj plantoj por la kuracistaj ĝardenoj en Sankt-Peterburgo.

Pli malfrue, li iĝis obstina kritikanto pri la ideoj de la sveda botanikisto, tamen, la bazo de lia plendo estis morala anstataŭ scienca. En lia refuto pri la seksa sistemo de Lineo (latine Epicrisis in clar. Linnaei nuperrime evulgatum systema plantarum sexuale, et huic superstructam methodum botanicam), Siegesbeck moke demandis ĉu Dio permesos al 20 viroj aŭ pli (tio estas, la stamenoj) havi unu komunan edzinon (tio estas, la pistilo), ekzemple.

En reprezalio, Lineo nomis sensignifan fiherbon Siegesbeckia L., kiu estis publikigita en Hortus Cliffortianus (1737). Li estis certa malfidi pri la kritikoj de Siegesbeck, ĉar kiam Lineo reiris al Svedio, li malkovris ke li estas motivo por ŝerco. Sukcesa defendo estis farita de Johan Browallius (1707-1775), sed la rivaleco inter Lineo kaj Siegesbeck daŭrigis.

La kverelo speguliĝis en publikaĵoj kaj en epizodo en kiu pakaĵeto je semoj de Siegesbeckia orientalis estis reetiketigita Cuculus ingratus (sendanka kukolo) far Lineo kaj hazarde sendita al Siegesbeck, kiu kreskigis la semojn, nur por trovi ĝian veran identecon. Post tio, Siegesbeck ĉesis interŝanĝi kun Upsalo, multe malhelpante la laboron de Linnaeus pri la siberia flaŭro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]