John Garang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
John Garang
John Garang of Sudan.jpg
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1945 (1945-06-23)
en Twic East County
Morto 30-an de julio 2005 (2005-07-30) (60-jara)
en New Cush
Mortokialo aviadila kraŝo
Tombo Ĵubo
Lingvoj angla lingvoaraba lingvo
Ŝtataneco Sudano
Alma mater Grinnell College • Universitato de DaresalamoIovaa Ŝtata Universitato
Familio
Edz(in)o Rebecca Nyandeng De Mabior
Okupo
Okupo politikistopartizano
TTT
Retejo http://www.splmtoday.com/
Information icon.svg
vdr
John Garang

John Garang de Mabior (n. 23-an de junio en 1945 en Wagkulei ĉe Bor; mortis 30-an de julio de 2005 en suda Sudano ĉe helikoptera akcidento; arabe جون قرنق دي مبيور) estis sud-Sudana ribelogvidanto kaj politikisto. Li estris la Liberigan Armeon de la Sudana Popolo ĝis sia morto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La dinkaa Garang naskiĝis kiel filo de malarma, anglikana familio. Post la frua morto de siaj gepatroj, studis en mezlernejo en Tanzanio. Li finis siajn studojn en Grinell College en Iowa, Usono kun baĥalero de sciencoj. Post reveno al Tanzanio, eklaboris li en 1967 en la Universitato de Daresalamo. Li aliĝis al "University Students African Revolutionary Front", asocio de maldekstraj intelektuloj.

En 1970 li revenis al Sudano kaj aliĝis al Anyana-movado. Post fino de la ribelo en 1972, ricevis li postenon en la sudana armeo. Liaj militaraj studoj okazis en Fort Benning en Georgia, Usono. Ekde 1977 ĝis 1981 faris li en Iowa State University doktoriĝon pri ekonomiaj sciencoj (en agrar-ekonomio). Ekde 1982 instruis li en Kartumo kaj en diversaj oficiraj lernejoj.

En 1983 li ŝanĝis la sintenon kaj ekis batalon kontraŭ la registaro, por la liberigo de Sud-Sudano. Tio finiĝis en 2004 Post la interpaciĝo, li iĝis la 9-an de julio de 2005 unua vic-prezidento de Sudano.

La 1-an de aŭgusto de 2005, li mortis kun 13 kunveturantoj en helikoptera akcidento. Ili estis revenintaj el renkontiĝo kun Yoweri Museveni, reprezentantoj de Usono kaj EU en Ugando.

Li estis entombigita en maŭzoleo proksime al All Saint’s Cathedral en Ĵubo.

Lia posteulo iĝis Salva Kiir Mayardit.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Darfuro