Iovao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iowa)
Iovao
Ŝtato
Flago
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

ĈefurboDes Moines
- koordinatoj42° N, 93° U (mapo)42-93Koordinatoj: 42° N, 93° U (mapo)
Plej alta punktoHawkeye Point [+]
- alteco1 671 m [+]
Plej malalta punktoMisisipo [+]
Areo145 746 km² (14 574 600 ha) [+]

Loĝantaro3 190 369 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco21,89 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroKim Reynolds

Horzonocentra horzono de Nordameriko, UTC-06:00, somere UTC-05:00
ISO 3166-2US-IA

Iovao (Tero)
Iovao (Tero)

Iovao (Iovao)
Iovao (Iovao)
DEC
Iovao
Iovao

Map
Iovao

Vikimedia Komunejo:  Iowa [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Iovao (angle Iowa [AJ‑o‑ŭa]) estas subŝtato de Usono. Ĝi fariĝis la 29‑a subŝtato de Usono je la 28‑a de decembro 1846.

Loĝantaro: 3 123 899 (en 2015)
Ĉefurbo: Des Moines
Aliaj urbegoj:

Kontraste al aliaj ŝtatoj de Usono, en Iovao loĝas multaj personoj de germana deveno (35,7%) kaj multaj kredantoj estas katolikaj (23%).

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Iovao konsistas el 99 distriktoj aŭ kantonoj (county, plurale counties).[1]

Vidu Listo de kantonoj de Iovao.

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj 99 kantonoj estas grupita de la Iova-registaro en 8 juraj distriktoj.[2]

Alia divido estas regulata[3] laŭ la jenaj regionoj:

Nordokcidenta regiono (Northwest region).
Kantonoj en la nordokcidenta regiono: Buena Vista, Calhoun, Cherokee, Clay,[4] Dickinson, Emmet, Ida, Lyon, O’Brien, Osceola, Palo Alto, Plymouth, Pocahontas, Sac, Sioux kaj Woodbury.
Nordcentra regiono (North central region).
Kantonoj en la nordcentra regiono: Boone, Butler, Cerro Gordo, Floyd, Franklin, Grundy, Hamilton, Hancock, Hardin, Humboldt, Kossuth, Marshall, Mitchell, Story, Tama, Webster, Winnebago, Worth kaj Wright.
Nordorienta regiono (Northeast region).
Kantonoj en la nordorienta regiono: Allamakee, Benton, Black Hawk, Bremer, Buchanan, Chickasaw, Clayton, Delaware, Dubuque, Fayette, Howard, Jackson, Jones, Linn kaj Winneshiek.
Sudokcidenta regiono (Southwest region).
Kantonoj en la sudokcidenta regiono: Adair, Adams, Audubon, Carroll, Cass, Crawford, Fremont, Greene, Guthrie, Harrison, Mills, Monona, Montgomery, Page, Pottawattamie, Shelby kaj Taylor.
Sudcentra regiono (South central region).
Kantonoj en la sudcentra regiono: Appanoose, Clarke, Dallas, Decatur, Jasper, Lucas, Madison, Mahaska, Marion, Monroe, Polk, Poweshiek, Ringgold, Union, Warren kaj Wayne.
Sudorienta regiono (Southeast region).
Kantonoj en la sudorienta regiono: Cedar, Clinton, Davis, Des Moines, Henry, Iowa, Jefferson, Johnson, Keokuk, Lee, Louisa, Muscatine, Scott, Van Buren, Wapello kaj Washington.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj 947 urbaj municipoj en Iovao estas statuse urboj (cities), sen rigardi populacion, de tiu malpli loĝata (Beaconsfield, 11 loĝantoj) ĝis tiu pli loĝata (Des Moines, 198.652 loĝ.).[5]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iowa counties Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine (Iovaaj Kantonoj).
  2. Iowa Judicial Districts Arkivigite je 2009-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Iovaa Juraj Distriktoj.
  3. Regionoj de Iovao. Arkivita el la originalo je 2012-03-04. Alirita 2009-08-19.
  4. La urbeto Everly troviĝas en la kantono Clay.
  5. Urboj de Iovao. Arkivita el la originalo je 2009-08-03. Alirita 2009-09-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]