John Russell Hind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Russell Hind
Persona informo
NomoJohn Russell Hind
Dato de naskiĝo12-a de majo 1823
NaskiĝlokoNottingham
Dato de morto22-a de decembro 1895
MortolokoTwickenham
Aĝo je morto72
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBritio
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoMembro de la Reĝa Societo de Londono, Reĝa Medalo, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Premio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

John Russell Hind (naskiĝis la 12-an de majo 1823 en Nottingham, mortis la 22-an de decembro 1895 en Twickenham) estis brita astronomo Oni foje trovas lian nomon misskribita "John Russel Hind" (kun unu "l").

Li iris al Londono, 17-jaraĝa por lernoservo kiel konstrua inĝeniero, sed, sub la gvidado de Charles Wheatstone, li forlasis la inĝenierarton kaj komencis sian astronomian karieron en la Reĝa Observatorio de Greenwich kun George Biddell Airy.

Pli malfrue li posteulas William Rutter Dawes kiel direktoro de la privata observatorio de George Bishop. En 1983 li iĝas ĉefeldonisto de la almanako "the Nautical Almanac" ĝis 1891.

Li estis konata kiel malkovrinto de asteroidoj. Krom ĉi-tiuj li malkovris kaj observis la variantajn stelojn R Leporis, T Tauri kaj Muo Cefeo, kaj la novaon V841 Serpentisto en 1848.

La nomo 12 Viktorio, (angle 12 Victoria) kiun li donis al unu el siaj trovaĵoj estigis polemikon: Tiam ne estis kutime doni al asteroido nomon de vivanta homo. Li argumentis, ke la nomo venis de tiu de la romia diino Viktorio kaj neniel tiu de la brita reĝino Viktoria.

Malkovritaj asteroidoj  : 10
7 Irido 13-a de aŭgusto 1847
8 Floro 18-a de oktobro 1847
12 Viktorio 13-a de septembro 1850
14 Ireno 19-a de majo 1851
18 Melpomeno 24-a de junio 1852
19 Fortuno 22-a de aŭgusto 1852
22 Kaliopo 16-a de novembro 1852
23 Talio 15-a de decembro 1852
27 Eŭterpo 8-a de novembro 1853
30 Uranio 22-a de julio 1854

Honoroj

Li estis ano de la Reĝa Societo de Londono kaj ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1853.

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj

  1. JPL Small-Body Database Browser 1897 Hind (1971 UE1) (angle)

Eksteraj ligiloj