José Bergamín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Bergamín
Persona informo
José Bergamín Gutiérrez
Naskiĝo 30-an de decembro 1895 (1895-12-30)
en Madrido
Morto 28-an de aŭgusto 1983 (1983-08-28) (87-jaraĝa)
en Hondarribia
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Francisco Bergamín y García vd
Gefratoj Rafael Bergamín vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • eseisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José BERGAMÍN Gutiérrez (Madrido, 30-a de decembro 1895 - Hondarribia, Gipuzko, 28-a de aŭgusto 1983) estis hispana verkisto kiu kultivis eseon, teatron kaj poezion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de riĉa familio, de patro eks-ministro kaj patrino katolika, lasta el 13 gefiloj; tial li tendencis la kombino de politiko (komunismo) kaj katolikismo. Li studis juron en la Centra Universitato de Madrido. Liaj unuaj artikoloj aperis en la revuo Índice, ĉefredaktorita de Juan Ramón Jiménez, en 1921 kaj 1922; lia amikeco kun la granda poeto estos tiel intensa kaj daŭra kiel tiu kun Miguel de Unamuno, alia el la ĉefaj intelektaj influoj en lia verkaro. En Índice ariĝis la verkistoj de la generacio de la 27-a, kiun li preferis "Generacio de la Respubliko". Li pritraktis variajn temiojn, prefere de la literaturaj mitoj al Hispanio kiel temo, la Hispana Ora Jarcento, la mistika literaturo, la politiko kaj la taŭrludado.

Kontraŭ la diktaturo de Miguel Primo de Rivera, li partoprenis en politiko kunveno en Salamanko kun Unamuno apoge al respublikaj idealoj. En 1928 li edziĝis al Rosario, filino de la dramaturgo Carlos Arniches. Li kunlaboris en kulturaj revuoj, inter kiuj elstare en La Gaceta Literaria, fondita de Ernesto Giménez Caballero en 1927. Je la proklamo de la Dua Hispana Respubliko en 1931 li okupis por mallonge altan postenon en la unua Ministerio pri Laboro estre de Largo Caballero. En 1933 li fondis kaj ĉefredaktoris Cruz y Raya, en kiu partoprenis nombraj aŭtoroj de la 27-a ĝis lasta numero, la 39a en junio 1936, tagojn antaŭ la starto de la Hispana Enlanda Milito. En 1933 li estis publikiganta gravan eseon, Mangas y capirotes, pri la baroka teatro de la 17-a jarcento.

La milito[redakti | redakti fonton]

Dum la Respubliko Bergamín estis granda aktivulo en literaturaj kaj ĵurnalistaj etosoj. Jam en la milito, li prezidis la Aliancon de Kontraŭfaŝistaj Intelektuloj kaj estis nomumita kultura ataŝeo en la hsipana ambasadejo en Parizo, kie li serĉis apogojn kaj moralajn kaj financajn por la atakita Respubliko; li ekzemple verkis en la revuoj El Mono Azul (La blua supertuto), Hora de España (Horo de Hispanio) kaj Cuadernos de Madrid (Madridaj kajeroj). Li sukcesis ekhavi por Hispanio en 1937 la sidejon de la Dua Kongreso Internacia de Verkistoj por la Defendo de la Kulturo, kiu kunvenigis pli ol cent intelektulojn el la tuta mondo. Li faris al Pablo Picasso la oficialan mendon de Gerniko por la Internacia Ekspozicio de Parizo. Tiutempe la verkisto montris tre radikalan sintenon: vestis bluan supertuton (kiel tiamaj laboristoj) kaj pafilon (kiel revoluciuloj), kaj en la gazeto El Mono Azul aperis tre radikalajn tekstojn liajn; oni atribuas al li la anoniman rubrikon A paseo (vortoludo inter "promeno" kaj "ekzekuto"), en kiu oni denoncis dekstrulajn verkistojn (foje iamaj amikoj kiel Rafael Sánchez MazasErnesto Giménez Caballero, tiam kaŝitaj en Madrido).[1] Laŭ Andrés Trapiello Bergamín certe pravigis la murdojn fare de komunistoj al trockistoj. Prie estas tre kontraŭaj opinioj: la monarkisto Juan Ignacio Luca de Tena akuzis lin, ke li ne defendis liajn intimajn amikojn, dum la tiama falangisto Dionisio Ridruejo defendis Bergamín, kiu laŭ li ja defendis desktrulajn persekutitojn, akuzante Juan Ignacio Luca de Tena kiel unu el organizantoj de la puĉo de 1936.[2]

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Post la venko de Franco, li ekziliĝis kunportante kopion de Poeta en Nueva York, ricevitan de Federico García Lorca tuj antaŭ lia murdo, kiun li eldonos. Li iris unue al Meksiko (1939-1947). Tie li fondis la revuon España Peregrina, kiu kolektis la aspirojn de la ekzilitaj hispanj verkistoj, kaj la Eldonejo Séneca, en kiu aperis la unuaj Obras completas de Antonio Machado kaj verkoj de Rafael Alberti, César Vallejo, Federico García Lorca kaj Luis Cernuda, inter aliaj. Krome li premierigis tri teatraĵojn kun forta politika engaĝiĝo: nome La muerte burlada (1944), La hija de Dios (1945), pri la Hekubo de Eŭripido kaj la sufero de la hispana popolo en la milito, kaj La niña guerrillera (1945), pri la nelegitimeco de la povo de la venkintaj insurekciuloj.

Li poste estis en Venezuelo (por mallonge) kaj en Urugvajo, en kies ĉefurbo Montevideo (1945-1954) li premierigis Melusina y el espejo (1952) kaj Medea la Encantadora (1954), kiu estas kristana versio de la antikvgreka mito: la protagonistino kredas sin dia kaj nekapabla kompreni la patrinecon, kiel io nur homa, moritgas siajn filojn. Poste li estis en Francio (1954-1958), kie verkis La sangre de Antígona (1956), nova metaforo pri la interfrata hispana milito, La cama, tumba del sueño o El dormitorio, ekzistadisma verko pri la malforteco de homo (1956).

Revenon en Hispanion[redakti | redakti fonton]

Li revenis en Hispanion en 1958 kaj sukcesis ne esti ellandigita dum kelkaj jaroj. En 1961 li fondis Renuevos de Cruz y Raya en la eldonejo Cruz del Sur kiun Arturo Soria, same reveninta el ekzilo en Ĉilio, estis fondinta. Sed, estinte arestita kiel opozicianto al la diktatura reĝimo, lia hejmo suferis incendion kaj subskribinte manifeston kun pli ol cent intelektuloj adresita al la frankista ministro Manuel Fraga Iribarne apogante asturiajn ministojn asturiajn, li devis ekziliĝi denove en 1963; li revenis definitive en 1970 kaj loĝis en Madrido multajn jarojn. Li reeldonis kelkajn verkojn el sia ekzilo kaj alproksimiĝis al sainete kaj al zarzuelo (finfine li edziĝis al filino de Carlos Arniches) en la verko De una España peregrina (1972). Sed en tiu epoko li dediĉis sin ĉefe al ĵurnalismo kaj politiko, partikulare kontraŭ la procezo konata kiel Hispana Transiro, kio rezultis en oftaj cenzuroj. Li estis republikana en la unuaj demokratiaj balotoj kaj finfine li apogis la eŭskajn sendependentistojn kaj ilian koalicion Herri Batasuna per kunlaborado en ĵurnalo Egin kaj en la revuo Punto y Hora de Euskal Herria. La lastajn jarojn li vivis en Euskio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • El cohete y la estrella, Madrid: Índice, 1923.
  • Caracteres, Málaga, «Litoral», 1926.
  • Mangas y capirotes (España en su laberinto teatral del XVII), Madrid: Plutarco, 1933. Dua eldono: Buenos Aires, Argos, 1950.
  • La cabeza a pájaros, Cruz y Raya, Ediciones del Árbol, 1934 (Desegno de Benjamín Palencia).
  • La más leve idea de Lope, Madrid: Ediciones del Árbol, 1936.
  • Presencia de espíritu, Madrid: Ediciones del Árbol, 1936.
  • El alma en un hilo, [México, D.F.]: Séneca, 1940.
  • Detrás de la cruz: terrorismo y persecución religiosa en España, México: Séneca, 1941.
  • La voz apagada: (Dante dantesco y otros ensayos), México: Editora Central, 1945.
  • La corteza de la letra: (palabras desnudas), Buenos Aires: Losada, 1957.
  • Lázaro, Don Juan y Segismundo. Madrid: Taurus, 1959.
  • Fronteras infernales de la poesía, Madrid: Taurus, 1959.
  • La decadencia del analfabetismo; La importancia del demonio, Santiago de Chile; Madrid: Cruz del Sur, 1961.
  • El arte de birlibirloque; La estatua de Don Tancredo; El mundo por montera, Santiago de Chile; Madrid: Cruz del Sur, 1961.
  • Al volver, Barcelona: Seix Barral, 1962.
  • De una España peregrina, Madrid: Al-Borak, 1972.
  • Beltenebros y otros ensayos sobre literatura española, Barcelona: Noguer, 1973.
  • El clavo ardiendo, Barcelona: Aymá, 1974.
  • Ilustración y defensa del toreo, Torremolinos: Litoral, 1974.
  • La importancia del demonio y otras cosas sin importancia, Madrid: Júcar, 1974.
  • El pensamiento perdido: páginas de guerra y del destierro, Madrid: Adra, 1976.
  • Calderón y cierra España y otros ensayos disparatados, Barcelona: Planeta, 1979.
  • El cohete y la estrella; La cabeza a pájaros, Madrid: Cátedra, 1981.
  • Al fin y al cabo: (prosas), Madrid: Alianza, 1981.
  • Aforismos de la cabeza parlante, Madrid: Turner, 1983.
  • El pensamiento de un esqueleto: antología periodística, Torremolinos: Litoral, 1984.
  • El pozo de la angustia, Barcelona: Anthropos, 1985.
  • Prólogos epilogales, Valencia: Pre-Textos, 1985.
  • La claridad del toreo, Madrid: Turner, 1987.
  • La música callada del toreo, Madrid: Turner, 1989.
  • Cristal del tiempo, Fuenterrabía: Hiru, 1995.
  • Escritos en Euskal Herria, Tafalla: Txalaparta, 1995.
  • Las ideas liebres: aforística y epigramática, 1935-1981, Barcelona: Destino, 1998.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Tres escenas en ángulo recto, 1924.
  • Los filólogos, 1925, presita post 53 jaroj en Madrid: Turner, 1978.
  • Don Lindo de Almería (1926), baleto kun muziko de Rodolfo Halffter premierita en Meskiko en 1940, eldonita en Valencia: Pre-Textos, 1988.
  • Enemigo que huye: Polifemo y Coloquio espiritual (1925-1926), Madrid: Biblioteca Nueva, 1927.
  • Kun Manuel Altolaguirre, La estrella de Valencia o El triunfo de las Germanías, (1937), ne publikigita.
  • Tanto tienes cuanto esperas y el cielo padece fuerza o la muerte burlada, en El Hijo pródigo, nº. 10-11, 1944.
  • La muerte burlada (1944).
  • La hija de Dios (1945).
  • La niña guerrillera, México: Manuel Altoaguirre, 1945.
  • ¿Adónde iré que no tiemble?, Revista de Guatemala nº 1, Guatemala, 1951.
  • Melusina y el espejo, Montevideo, Escritura, 1952.
  • La sangre de Antígona (1956)
  • La cama, tumba del sueño, o El dormitorio (1956)
  • Los tejados de Madrid o el amor anduvo a gatas, Primer Acto, nº 21, Madrid, 1961.
  • Medea, la encantadora (1954). Primer Acto, nº 44, Madrid, 1963.
  • La risa en los huesos, Madrid: Nostromo, 1973. [Tres escenas en ángulo recto (1924) kaj Enemigo que huye (1927)].

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Rimas y sonetos rezagados, Santiago de Chile y Madrid, Renuevos de Cruz y Raya, nº 6-7, 1962. Huerga y Fierro, 2013.
  • Duendecitos y coplas, Santiago de Chile / Madrid: Cruz del Sur, 1963.
  • Del otoño y los mirlos: Madrid, El Retiro: otoño 1962, Barcelona: RM, 1975.
  • Apartada orilla (1971-1972), Madrid: Turner, 1976.
  • Velado desvelo (1973-1977), Madrid: Turner, 1978.
  • Por debajo del sueño. Antología poética, Málaga: Litoral, 1979.
  • La claridad desierta, Madrid: Turner, 1983.
  • Canto rodado, Madrid: Turner, 1984.
  • Hora última, Madrid: Turner, 1984.
  • Poesías casi completas, Madrid: Alianza, 1984.
  • Esperando la mano de nieve (1978-1981), Madrid: Turner, 1985.
  • Antología poética, Madrid: Castalia, 1997.
  • Poesías completas I, Valencia: Pre-Textos, 2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri tiu lasta Enrique Selva, Ernesto Giménez Caballero entre la vanguardia y el fascismo, Valencia, Pre-Textos, 2000, p. 275.
  2. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Bergamín en la hispana Vikipedio.