Dionisio Ridruejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dionisio Ridruejo
Persona informo
Naskonomo Dionisio Ridruejo Jiménez
Naskiĝo 12-an de oktobro 1912 (1912-10-12)
en Burgo de Osma
Morto 29-an de junio 1975 (1975-06-29) (62-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo korinfarkto
Tombo Almudena Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Dionisio Ridruejo
Parencoj Félix Pastor Ridruejo
Okupo
Okupo poeto • verkistopolitikisto • aŭtobiografo
vdr

Dionisio RIDRUEJO Jiménez (El Burgo de Osma, Provinco Soria, 12a de oktobro 1912 - Madrido, 29a de junio 1975) estis hispana verkisto kaj politikisto apartenanta al la Generacio de la 36-a aŭ unua poezia generacio de postmilito. Frua membro de la faŝisma partio Falange Española de José Antonio Primo de Rivera, dum la Hispana Enlanda Milito li respondecis pri propagando de la frankista tendaro. Kiel malferma partaino de totalismo,[1]​ li iris volontulo de la Blua Divizio apoge al la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito; reveninte li admonis Franco per letero ne malferme apogi faŝismon.[2] Tiam startis opozicio al la frankisma reĝimo, pro kio li estis malliberigita kaj ekzilita; li evoluis transire al sintenoj proksimaj al socialdemokratio[3] kaj al socialema liberalismo.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de dommastrino kaj ŝia onklo, riĉa komercisto kaj bankisto — kiu mortis en 1915, kiam Dionisio estis tri-jaraĝa ​—[5]. Dionisio studis en religiaj lernejoj en Segovio, en Valadolido kaj en Madrido. Poste ŝi aliĝis en la Universitato María Cristina de San Lorenzo de El Escorial por studi juron, kiel internulo;[6] kion li kompletigis en la Centra Universitato de Madrido en junio 1935.[7]​ Tiuepoke li partoprenis en la literaturaj babilrondoj de La Ballena Alegre, kaj estis membro de la faŝisma movado Movimiento Español Sindicalista fondita de José Antonio Primo de Rivera,[8] ĝermo de Falange Española (FE). De tradicia kaj religia edukado, estante 21-jaraĝa, en 1933, Dionisio aliĝis al FE, kiel unu de la unuaj sekvantoj de José Antonio Primo de Rivera (kiun li konis en 1935).

La milito[redakti | redakti fonton]

Je la Hispana Enlanda Milito li aliĝis al la insurekcia flanko. Fine de 1936 la falangistestro Manuel Hedilla nomumis lin provincestro de Falango en Valadolido, anstataŭ Andrés Redondo — frato de la mortinta Onésimo Redondo —.[9]​ Komence de 1937 li estis por mallonge arestita pro ordonoj de Franco — kun aliaj falangistoj kiel José Antonio Girón de Velasco kaj Javier Martínez de Bedoya — pro la distribuado nerajtigita de diskurso de José Antonio Primo de Rivera.[10]

En junio 1937 li estris kun Carmen de Icaza falangistan delegitaron al la Nazia Germanio, por kunsido en Hamburgo de la naziisma organizaĵo Kraft durch Freude (KdF) kaj poste mallinga ricevo fare de Adolf Hitler en Berlino.[11]​ Pro sia proksimeco al Ramón Serrano Suñer, la 2an de marto 1938 li estis nomumita nacia ĉefo pri propagando.[12] Li iĝis konata kiel la hispana Goebbels.[13] En junio 1938 lu formis parton de triopa komisiono por redesegni la rolon de la aprtio FET-JONS, defendante starigon de ŝtato tute totalisma.[14] Li ankaŭ opoziciis al la troa hegemonio de la katolika eklezio en la nova eduksistmo, kontraŭ la frankisma ĉeftendenc.[15] Li kunlaboris kun la revuo Jerarquía,[16] kaj kun la falangista ĵurnalo Arriba España.[17]

En oktobro 1938 li veturis al Faŝisma Italio, dum kiu li renkontis kun diversaj gravuloj de la reĝimo de Benito Mussolini. Li subskribis interkonsenton kun Dino Alfieri, ministro de Popola Kulturo, laŭ kiu oni metis bazon por kunproduktorado de komercaj filmoj inter ambaŭ landoj.[18]​ Je la fino de la milito li fondis kun Pedro Laín Entralgo la revuon Escorial,[19] kiu iĝis kerno de la poezia movado konata kiel garcilasismo aŭ "enradikiĝinta poezio". Tie li savis la poezion de Antonio Machado (kontraŭ la diktatura ĉeftendenco) kaj en oktobro 1940 li verkis prologon por eldono de kompletaj verkoj de la poeto mortinta tuj post lia ekziliĝo;[20] Tiu publikigo en 1941 rezultis en problemoj kaj cenzurpeto.[21] Tiam, la protekto fare de la falangista babilrondo Musa Musae, prezidita de la frankista frato de la poeto, nome Manuel Machado, sukcesis malhelpi ĝin.

La diktaturo[redakti | redakti fonton]

En septembro 1940, Ramón Serrano Suñer veturis al Germanio kiel speciala sendito de Franco, akompanata de sekvantoj de la nacisocialismo, nome Demetrio Carceller Segura, Miguel Primo de Rivera, Antonio Tovar, Manuel Halcón, Manuel de Mora-Figueroa kaj Dionisio Ridruejo mem.[22] Inter aliaj aktivecoj ili vizitis la kinorganizon en la studioj de Universum Film AG.[23] En 1941 li iris kiel soldato kaj volontulo al la Blua Divizio integrita en la armeo de la Nazia Germanio.[24]

Reveninte, li malferme kontraŭis la reĝimon de la generalo Francisco Franco, kiun li akuzis kiel reprezaliema diktatoro, anstataŭ apliki la teorie oficiala nacisindikatisman ideologion. Sendinte tiukadre leteron al Franco en la 7a de julio 1942, en kiu li admonis kontraŭ la falsigo de la falangista idealo, li retiriĝis al la sierra de Gredos, kie meditis pri sia ideo pri Hispanio, kaj verkis la poezian serion, kun dato de julio 1942, Serranía.[25]​ Tiam li abandonis la partion Falange kaj siajn publikajn postenojn.

Li estis dum preskaŭ kvin jaroj ekziligita inter aliaj lokoj, en Ronda kaj San Cugat del Vallés, en 1947. Tiam li ankoraŭ denuncas la politikan situacion en Informe confidencial sendita al la generalo Franco.[26] En januaro 1949 aperis unua kunlaboraĵo en la ĵurnalo Arriba sendita el Romo, kio pluis ĝis revenon en Madridon, en junio 1951.[27]​ En 1950 li ricevis la Nacian Premion de Literaturo Francisco Franco pro sia libro En once años.[28]​ El 1951 li loĝis en Madrido de kie li prelegis por liberaligo de la reĝimo de Franco. Spite al tio ĉio, lia aparteno al grupo de iamaj frankistaj aktivuloj ebligis al li agadliberecon tute neatingebla fare de aliaj opoziciantoj.

En 1956 li partoprenis en platformo Acción Democrática. Li estis malliberigita pro partopreno en movado de kunaj verkistoj, el kiuj kelkaj estis komunistoj (li tion ne sciis) kiel Enrique Múgica, Ramón Tamames kaj Javier Pradera.[29] Komence de la 1960-aj jaroj li ekinstruis en Usono. En 1962 li partoprenis en la Kvara Kongreso de la Eŭropa Movado en Munkeno kun opoziciantoj kaj el interno kaj ekstero, nomita de la oficiala gazetaro kiel «contubernio de Múnich»; unu jaron antaŭe li devis publikigi en Bonaero libron Escrito en España, kiun la frankisma cenzuro malpermesis en Hispanio. Tiam li ne povis reveni en Hispanion kaj ekziliĝis en Parizon el 1962 ĝis 1964. La 24an de junio 1964 li estis procezita kaj kondamnita al ses monatoj de prizono kaj 10 000 pesetoj de puno.[30]​ En 1968-1969 li instruis en Madisono (Viskonsino) kaj en la Universitato de Teksaso en Aŭstino. El 1971 li sekvis sian opozicion al la frankisma reĝimo. Li ekkunlaboris en la revuo Destino regule. Inter 1974 kaj 1975 li aktivulis politike.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Plural, Segovia, Imprenta El Adelantado, 1935.
  • Primer libro de amor, Barcelona, Yunque, 1939.
  • Poesía en armas, Madrid, Ediciones Jerarquía, 1940.
  • Fábula de la doncella y el río, Madrid, Editora Nacional, 1943.
  • Sonetos a la piedra, Madrid, Editora Nacional, 1943.
  • En la soledad del tiempo, Barcelona, Montaner y Simón, 1944.
  • Poesía en armas. Cuaderno de la campaña de Rusia, Madrid, Afrodisio Aguado, 1944.
  • Elegías (1943-1945), Madrid, Adonais, 1948.
  • En once años. Poesías completas de juventud (1935-1945), Madrid, Editora Nacional, 1950.
  • Hasta la fecha. Poesías completas (1934-1959), Madrid, Aguilar, 1961.
  • Cuaderno catalán, Madrid, Ediciones de la Revista de Occidente, 1965.
  • 122 poemas. Antología, Buenos Aires, Losada, 1967.
  • Casi en prosa (1968-1972), Madrid, Ediciones de la Revista de Occidente, 1972.
  • En breve. Hojas de un cancionero inédito, Málaga, Litoral, 1975.

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Cuadernos de Rusia, Diario 1941-1942, lasta eldono: Editorial Fórcola.
  • En algunas ocasiones, Madrid, Aguilar, 1960, eseoj.
  • Escrito en España, Buenos Aires, Losada, 1962. CEC, 2008 ISBN 978-84-259-1425-6
  • Castilla la Vieja, Barcelona, Destino, 2 vol. 1973 kaj 1974. Ávila ISBN 978-84-944455-4-5 kaj 978-84-944455-5-2 (tapa blanda); Burgos 978-84-944455-6-9; Segovia 978-84-945765-0-8; Soria 978-84-943632-9-0
  • Diario de una tregua
  • Memorias de una imaginación, nepublikigita novelo.[31]
  • Entre literatura y política, Madrid, Seminarios y Ediciones, 1973. ISBN 84-299-0043-8
  • Casi unas memorias, César Armando Gómez, Barcelona, Planeta, 1976. Jordi Amat, Barcelona, Península, 2008; 2012. ISBN 978-84-9942-194-0
  • Sombras y bultos, Barcelona, Destino, 1977.
  • Materiales para una biografía, Jordi Gracia, Madrid, Fundación Santander Central Hispano, 2005, ISBN 84-89913-63-3
  • El valor de la disidencia. Epistolario inédito de Dionisio Ridruejo, eld. de Jordi Gracia, Barcelona, Planeta, 2007.
  • Cartas íntimas desde el exilio, Fundación Santander, 2012, ISBN 978-84-92543-36-6
  • Cataluña, Madrid, Clave, 1967, 215 pp.
  • Ciudades, Madrid, Prensa Española, 1983, 277 pp.
  • Crónicas y comentarios, 1943-1956, Aguilar, 1960
  • Dentro del tiempo. Memorias de una tregua, Barcelona, Arión, 1960, 182 pp.
  • Diario de una tregua, Barcelona, Destino, 1972, 242 pp.
  • Ecos de Munich. Papeles políticos escritos en el exilio, RBA, 2012, 240 pp.
  • España 1963. Examen de una situación, París, 1963, 42 pp.
  • Vueltas sin regreso. Cartas (Max Aub kaj Dionisio Ridruejo), Madrid, Instituto Cervantes, 2018, 124 pp.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Don Juan (1945-1946)
  • El pacto con la vida, en revuo Fantasía
  • La fundación del reino (nepublikigita)
  • Europa y el mundo de hoy, Madrid, Guadarrama, 1959, 482 pp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Saz Campos, 2003, pp. 22-23; Domínguez Arribas, 2009, p. 173; Santacana, 2012, p. 97
  2. López Baroni, 2012, pp. 482-483.
  3. López Baroni, 2012, p. 482.
  4. Morente, 2016, p. 175.
  5. Rubio y Solana, 1976, p. 287.
  6. Rubio y Solana, 1976, p. 289.
  7. Rubio y Solana, 1976, p. 294.
  8. González Calleja, 2011, p. 166.
  9. Payne, 1999, p. 258.
  10. Payne, 1999, p. 255.
  11. Bowen, 2000, p. 43.
  12. Redondo, 1993, p. 429.
  13. López Baroni, 2012, p. 480.
  14. Payne, 1961, p. 184.
  15. Payne, 1961, p. 185.
  16. Rodríguez Puértolas, 2008, p. 150.
  17. Rodríguez Puértolas, 2008, p. 148.
  18. Meseguer, 2004, p. 84.
  19. Morente Valero, 2011, p. 72.
  20. Muñoz Soro, 2013, p. 138.
  21. Muñoz Soro, 2013, p. 131.
  22. Rodríguez Jiménez, 2002, p. 35.
  23. Gracia, J. La vida rescatada de Dionisio Ridruejo, p. 63.
  24. «Explicaciones», Casi unas memorias, p. 24.
  25. Cano Ballesta, 1999, pp. 59-69.
  26. Apéndice IV, Casi unas memorias, pp. 569-571.
  27. Rubio y Solana, 1976, pp. 333 kaj 335.
  28. Rubio y Solana, 1976, p. 335.
  29. Gracia, J. La vida rescatada de Dionisio Ridruejo, p. 94.
  30. Diario Vasco, 26a de junio 1964.
  31. Citita de R. Serrano Suñer, op. cit.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bowen, Wayne H. (2000). Spaniards and Nazi Germany: Collaboration in the New Order. Kolumbio kaj Londono: Universitato de Misurio. ISBN 0-8262-1300-6.
  • —— (2006). Spain During World War II. University of Missouri Press.
  • Box, Zira; Saz, Ismael (2011). «Spanish Fascism as a Political Religion (1931–1941)». Politics, Religion & Ideology (Taylor & Francis) 12 (4): 371-389. ISSN 2156-7697. doi:10.1080/21567689.2011.624408.
  • Cano Ballesta, Juan (1999). «Dionisio Ridruejo: geografía y política en su poesía de juventud». En: Ramón F. Llorens kaj Jesús Pérez Magallón (eld.). Luz Vital. Estudios de cultura hispánica en memoria de Victor Ouimette: 59-69.
  • Díaz Hernández, Onésimo (2008). Rafael Calvo Serer y el grupo Arbor. Valencia: Publicaciones de la Universidad de Valencia. ISBN 978-84-370-8735-1.
  • Díez, Emeterio (2008). «La censura radiofónica en la España nacional (1936-1939)». Zer (Bilbao: Universidad del País Vasco) 13 (24): 103-124. ISSN 1137-1102.
  • Domínguez Arribas, Javier (2009). El enemigo judeo-masónico en la propaganda franquista, 1936-1945. Madrid: Marcial Pons Historia. ISBN 978-84-96467-98-9.
  • Fraguas, Rafael (4a de oktobro 2012). «La estela de Dionisio Ridruejo». El País (Madrid).
  • González Calleja, Eduardo (2011). Contrarrevolucionarios. Radicalización violenta de las derechas durante la Segunda República, 1931-1936. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 978-84-206-6455-2.
  • López Baroni, Manuel Jesús (2012). «El falangismo liberal y la transición español (I)». Revista internacional de pensamiento político (Huelva: Universidad de Huelva) (7): 467-490. ISSN 1885-589X. Arkivita el originalo la 16an de marto 2017.
  • Mainer, José-Carlos (novembro 2005). «Dionisio Ridruejo, entre nosotros». Revista de Libros (107).
  • Meseguer, Manuel Nicolás (2004). La intervención velada: el apoyo cinematográfico alemán al bando franquista (1936-1939). Universidad de Murcia.
  • Morente Valero, Francisco (2011). «Más allá del páramo. La historia de los intelectuales durante el franquismo». En: Carmen Frías, José Luis Ledesma kaj Javier Rodrigo (eld.). Reevaluaciones. Historias locales y miradas globales. Actas del VII Congreso de Historia Local de Aragón (Zaragoza: Institución Fernando el Católico): 41-76. ISBN 978-84-9911-128-5.
  • — (2016). «El vencedor vencido. Dionisio Ridruejo en su laberinto». En: Maximiliano Fuentes Codera, Ángel Duarte kaj Patrizia Dogliani (eld.). Itinerarios reformistas, perspectivas revolucionarias (Zaragoza: Institución Fernando el Católico): 175-192. ISBN 978-84-9911-408-8.
  • Muñoz Soro, Javier (2013). «Despojos despojados. Los intentos de repatriación de los restos de Antonio Machado durante el franquismo». Cercles. Revista d’Història Cultural (Barcelona: Grup d'Estudis d'Història de la Cultura i dels Intel·lectuals. Universidad de Barcelona) (16): 123-145. ISSN 1139-0158.
  • Núñez Seixas, Xosé Manoel (2005). «Los vencedores vencidos: la peculiar memoria de la división azul 1945-2005». Pasado y Memoria. Revista de Historia Contemporánea (Alicante: Universidad de Alicante) 4: 83-113. ISSN 1579-3311.
  • Ofer, Inbal (2006). «La legislación de género de la Sección Femenina de la FET. Acortando distancias entre la política de élite y la de masas». Historia y Política (Madrid: Servicio de Publicaciones. Universidad Complutense de Madrid; Universidad Nacional de Educación a Distancia y Centro de Estudios Políticos y Constitucionales) (15): 219-240. ISSN 1575-0361.
  • Payne, Stanley G. (1961). Falange: A History of Spanish Fascism. Stanford: Stanford University Press.
  • —— (1999). Fascism in Spain, 1923–1977. Madison: University of Wisconsin Press.
  • Pulpillo Leiva, Carlos (2014). «La configuración de la propaganda en la España nacional (1936-1941)». La Albolafia: Revista de Humanidades y Cultura (Instituto de Humanidades de la Universidad Rey Juan Carlos y Asociación de Humanidades y Cultura La Albolafia) (1): 115-136. ISSN 2386-2491.
  • Redondo, Gonzalo (1993). Historia de la Iglesia en España, 1931-1939: La Guerra Civil, 1936-1939. Madrid: Ediciones Rialp. ISBN 84-321-3016-8.
  • Rodríguez Jiménez, José Luis (2002). Los esclavos españoles de Hitler. Barcelona: Planeta.
  • Rodríguez Puértolas, Julio (2008a). Historia de la literatura fascista española I. Akal.
  • Rubio, María; Solana, Fermín (1976). «Los días y las obras de Dionisio Ridruejo». Dionisio Ridruejo, de la Falange a la oposición (Madrid: Taurus): 277-498. ISBN 84-306-3030-9.
  • Santacana, Carles (2012). «¡Muera la inteligencia! Política educativa y cultural». En: Antoni Segura, Andreu Mayayo kaj Teresa Abelló (Dir.). La dictadura franquista. La institucionalització d'un règim (Barcelona: Publicaciones y Ediciones de la Universidad de Barcelona): 87-102. ISBN 978-84-475-3553-8.
  • Saz Campos, Ismael (2003). España contra España. Los nacionalismos franquistas. Madrid: Marcial Pons Historia. ISBN 84-95379-57-0.
  • ——— (2015). «Los intelectuales del franquismo entre 1939 y 1953». En: Javier Muñoz Soro (Eld.). Bulletin d’Histoire Contemporaine de l’Espagne. Les intellectuels en Espagne, de la dictature à la démocratie (1939-1986) (Aix-en-Provence: Presses Universitaires de Provence) (5): 33-42. ISBN 978-2-85399-992-2. ISSN 0987-4135.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dionisio Ridruejo en la hispana Vikipedio.