José Perogordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jose Perogordo.jpg

José PEROGORDO CAMACHO (1870-1962) estis artileria generalo, militista aviadisto, kaj hispana esperantisto.[1]

Perogordo estis unu el la pioniroj de la aernavigacio, pioniro ankaŭ de la Esperanta Movado en Hispanujo. Fondinto de Grupoj, li estis Prezidanto de la Esperanta Grupo de Madrido en la jaro 1907, Vicprezidanto de la 5-a Universala Kongreso de Barcelono (1909)[2], kaj fondinto ankaŭ de "Hispana Revuo" (1908 al 1913).

Li multe influis en la oficialaj medioj favore al Esperanto, reprezentis Hispanujon plurfoje en la Universalaj Kongresoj je la nomo de la Registaro, kaj estis komisiita de la hispana Reĝo Alfonso la 13-a surmeti al D-ro Zamenhof la Grandan Kolringon de Izabela la Katolika, plej alta honoro por civilaj meritoj en Hispanio, kion li faris en la 7-a Universala Kongreso de Antverpeno en la jaro 1911. Plurfoje li vizitis la hispanan Reĝon nur por konversacii kun li pri Esperanto.

Perogordo estis Prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio (jaro 1925), membro de Hispana Esperanto-Instituto, kaj ano de la Lingva Komitato de 1914.

Li partoprenis la enlandan militon en la frankista flanko, kiel generalo. Li malpli aktivis en la esperantista movado post tio, sed ankoraŭ en 1952 prelegis pri nia lingvo en Madrido.

José Perogordo tradukis komedion de Vital Aza "Halto kaj gastejo", kaj ankaŭ "La licenciato Vitraro" de Cervantes, eldonita en Madrido en la jaro 1908.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de Esperanto - P, 1935.
  2. Lupe Sanz Bueno: Historia del Esperanto en Madrid (dulingva eldono), Madrido, Esperanto-Liceo de Madrid, 1993, paĝo 50-1.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.