José Sánchez Rosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Busto de José Sánchez Rosa en Grazalema

José Sánchez Rosa (Grazalema, 22a de oktobro 1864 - Sevilo, 31a de julio 1936) estis sindikatestro kaj anarĥiista laboristo, krom grava instruisto raciista el Andaluzio, Hispanio. Li estis filo de ŝuriparisto.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Li tuj elstaris pro intelekta dediĉo: emo al la legado kaj lernokapablo, kio permesis al li ke jam 13jaraĝa li legis la laboristan gazetaron al laborkolegoj, kio estis en la epoko kutimo por kontribui al la klerigado de la laborista klaso. Li ekde juna jam partoprenis en la laborista movado de la epoko, ligita al la Unua Internacio (Internacia Laborista Asocio, ILA).

Li estis akuzita je instigo al kamparana insurekcio en Jerez de la Frontera de 1892, kio kondukis lin al la karcero ĝis 1901.

En la du unuaj jardekoj de la 20a jarcento elstaris lia laboro kiel propagandisto de anarkiismo kaj de anarkosindikatismo tra tuta Andaluzio. Li estis disĉiplo de Fermín Salvochea.

Lernejo Sánchez Rosa 2

Ekde komenco de la 20a jarcento li kreis diversajn raciismajn bazlernejojn - nome la anarkiisma eduka modelo de la epoko - en Los Barrios, Aznalcóllar, kaj el 1911, en Sevilo mem, en la fama kvartalo Triana, kun la kunlaborado de lia kunulino, Ana Villalobos, kaj de lia filino Paca[2]. Lia instrumodelo sekvis la tendencon proponita de Francisco Ferrer Guardia en la Moderna Lernejo de Barcelono, pere de la geinstruado, la laikismo, la scienca kaj raciisma edukado kaj la internaciismo[3].

La influo de Sánchez Rosa sur la andaluza laborista klaso estis ĉefe rimarkinda danke al la disvastigo de liaj broŝuroj, kiuj ege sukcesis inter la laboristoj. Multaj el tiuj laboristoj eklernis legi kaj skribi, aŭ akiris unuajn konceptojn pri matematiko, danke alverkoj kiaj Aritmética del obreroLa Gramática del obrero[4], kiujn li publikigis per sia eldonejo Biblioteca del Obrero (biblioteko de la laboristo).

Murdo[redakti | redakti fonton]

Li estis mortpafita en Sevilo en 1936 fare de la trupoj frankistaj, kiuj konkeris la urbon tuj post la Puĉo de la 18a de julio en Hispanio. Sánchez Rosa estis tre konata en la revoluciaj etosoj kaj ne povis fuĝi el la subpremado, spite la fakton ke li dediĉis sin pli al la edukado kaj al la propagando ol al la propra revolucia rekta agado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peña, Carlos: José Sánchez Rosa. Centenario Ferrer i Guardia. 21a de marto de 2009
  2. Íñiguez, Miguel (2008): Enciclopedia histórica del anarquismo español. Asoc. Isaac Puente, Vitoria, p. 1632
  3. Cuevas Noa, F.J.: Anarquismo y educación. La propuesta sociopolítica de la pedagogía libertaria. Fundación Anselmo Lorenzo, Madrid, 2014, 2a eldono, paĝo 108.
  4. Manuel Ariza Viguera: La gramática del obrero, de José Sánchez Rosa (1933)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gutiérrez Molina, J.L. (2005): La tiza, la tinta y la palabra. José Sánchez Rosa, maestro y anarquista andaluz (1864-1936). Editorial Tréveris, Ubrique.
  • Grupo de Investigación José Sánchez Rosa (1995). En busca de nuestra historia: José Sánchez Rosa, maestro de adultos. Centro de Educación de Personas Adultas “José Sánchez Rosa”, Sevilla.
  • Montero, Ana Mª (Enero de 2008). “Antonio Muñoz Benítez, epígono de la escuela racionalista”. Revista Andalucía en la Historia, nº 19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]