José de Alencar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José de Alencar
Jose de Alencar.png
Persona informo
José Martiniano de Alencar
Naskiĝo 1-an de majo 1829 (1829-05-01)
en Fortalezo, Cearao
Morto 12-an de decembro 1877 (1877-12-12) (48-jara)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortis pro tuberkulozo [#]
Tombo Cemitério de São João Batista [#]
Lingvoj portugala [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Alma mater Law School, University of São Paulo [#]
Partio Partio Konservativa [#]
Subskribo José de Alencar
Familio
Patro José Martiniano Pereira de Alencar [#]
Gefratoj Leonel Martiniano de Alencar, Baron of Alencar [#]
Edz(in)o Georgiana Augusta Cochrane [#]
Infanoj Mário de Alencar • Augusto Cochrane de Alencar [#]
Profesio
Alia nomo Erasmo [#]
Okupo ĵurnalistopolitikistoadvokato • literaturkritikisto • verkisto [#]
Verkado
Verkoj The Guarani ❦
Iracema ❦
Ubirajara [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

José Martiniano de ALENCAR [ĵoze' martiniano de alenkar'] (naskiĝis la 1-an de majo 1829 en Fortalezo kaj mortis la 12-an de decembro 1877 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila verkisto kaj ankaŭ ĵurnalisto, politikisto, prelegisto kaj teatrologo. Li estis edzo de Ana Cochrane.

José de Alencar estis filo de fama senatano, samnoma. Li bakalaŭriĝis pri Juro kaj komencis sian literaturan aktivadon en la ĵurnalo Correio Mercantil. Post sufero de cenzurado li decidis kun amikoj aĉeti propran gazeton: Diário do Rio de Janeiro.

La Vidvineto, 1942.

Pluraj el liaj romanoj unue aperis en tiu gazeto: Cinco Minutos (Kvin minutoj, 1856) kaj A Viuvinha (La Vidvineto, 1857, kies unua Esperanta eldono aperis en 1941, reeldonita en 2012[1]). En 1857 aperis O Guarani, la unua el tri romanoj pri la brazilaj indiĝenoj, sekvis Iracema (Esperanta traduko aperis en 1974) en 1865 kaj Ubirajara en 1874).

José de Alencar intence verkis pri la sorto de homoj en Brazilo kaj grave kontribuis al specife brazila literaturo. Li estas ĉefa reprezentanto de romantikismo en Brazilo.

En 1877 Alencar iĝis ministro sub la brazila imperiestro Dom Pedro la 2-a, sed li ne povis longe servi en sia ofico, jam samjare li mortis pro tuberkulozo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Vidvineto (esperante). Arkivita el la originalo je 2013-12-11. Alirita 2013-07-31.