Saltu al enhavo

Josef Štolba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Štolba
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1846 (1846-05-03)
en Hradec Králové
Morto 12-an de majo 1930 (1930-05-12) (84-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Tombo tombejo de Vinohrady Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
libretisto
juristo
notario
dramaturgo
tradukisto
dramaturgo
edukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Jura profesio, literaturo, teatro kaj traduko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en NechanicePardubicePrago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef ŠTOLBA (naskiĝis la 3-an de majo 1846 en Hradec Králové - mortis la 12-an de majo 1930 en Praha) estis ĉeĥa dramverkisto.

Li doktoriĝis pri juro, sed fariĝis edukisto en grafa familio, kun kiu li traveturis la mondon (norda Eŭropo, okcidenta Hindio, Norda Ameriko). Poste li fariĝis notario, sed samtempe komencis aktivi literature. Sukcesaj estis precipe liaj farsoj, malpli altan nivelon havis liaj tragedioj. Valoraj estas liaj rememoroj.

  • Vodní družstvo (Akva kooperativo, 1887)
  • Maloměštští diplomaté (Etburĝaj diplomatoj, 1888)
  • Na letním bytě (En la somera loĝejo, 1898)
  • Z mých pamětí (El miaj rememoroj, 1906)