Joseph Pschorr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Pschorr
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1770 (1770-06-02)
en Kleinhadern
Morto 3-an de junio 1841 (1841-06-03) (71-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Infanoj Georg Pschorr • Matthias Pschorr vd
Profesio
Okupo entreprenisto • entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph PSCHORR (naskiĝis la 2-an de junio 1770 en Kleinhadern, nuntempe apartenanta al la urbo Munkeno; mortis la 3-an de junio 1841 en Munkeno) estis germana entreprenisto kaj elstara bierfaristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Joseph Pschorr, filo de la terkulturista paro Johann Pschorr kaj Theresia Haberl, ricevis en la aĝo de 15 jaroj la permeson de sia patro por lerni la bierfaran metion en Munkeno. Tion li faris ĉe bierfarejo Oberkandler. La bierfaro-helpisto Pschorr geedziĝis en 1793 en Munkeno kun Maria Theresia Hacker (1772–1800) kaj aĉetis de sia bopatro Peter-Paul Hacker la bierfarejon Hacker en Munkeno por 34.000 guldenoj. Per konstruo de giganta stokokelo li sukcesis teni la bieron freŝa ankaŭ dum la somero, kio ebligis stoki ĝin unuafoje tutjare. Joseph Pschorr aĉetis en 1820 la bierfarejon „Zum Bauernhansl“ kaj fondis la „Bierfarejon Hacker-Pschorr“, kiun li igis la plej populara bierfarejo de Munkeno post sia propra Bierfarejo Hacker.

Post lia morto liaj filoj Georg Pschorr kaj Matthias Pschorr plue daŭrigis la bierfarejon.

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiel unua bierfaristo Joseph Pschorr estis honorata en la Famohalo ĉe la Bavaria per busto.
  • La filino de lia filo Georg, Josephine Pschorr (1838–1910) geedziĝis en 1863 kun kornisto Franz Joseph Strauss. Ilia komuna filo estis la fama komponisto Richard Strauss.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wurst, Jürgen: Josef Pschorr. En: Wurst, Jürgen und Langheiter, Alexander (eldoninto): Monachia. Munkeno: Städtische Galerie im Lenbachhaus, 2005. pj. 122-123. ISBN 3-88645-156-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]