José María Salguero Rodríguez
José María Salguero Rodríguez | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Kani |
Naskiĝo | 1957 |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Nacieco | hispano |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | Kontribuado en Vikipedio |
José María SALGUERO Rodríguez (naskiĝinta en Guareña, 1957) estas hispana esperantisto, konata sub nomo Kani. Laŭ profesio li estas instruisto de la hispanaj lingvo kaj literaturo. Li loĝas en urbo Don Benito en Ekstremaduro, sudokcidenta regiono de Hispanio. Li estas membro de HEF, SATeH kaj SAT. Li klopodas kaj organizi fakan grupon de esperantistoj, kiuj laboru pri birdoj, kaj disvastigi esperanton en lernejaj kaj liberecanaj medioj.
Li kontribuis foje per artikoloj al gazetoj Boletín de HEF, Sennaciulo de SAT, Beletra Almanako, ktp. Li estis kun Javier Alcalde kunredaktoro de la kolektiva verko Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito.[1]
Ekster la esperantaj medioj, li doktoriĝis per doktoriga disertacio pri Ramón J. Sender.[2] Li emeritiĝis en 2017.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperanto en la Granda Milito, Libera Folio, 24 januaro 2018
- ↑ Kelkaj fakaj artikoloj de José María Salguero pri Ramón J. Sender. Dialnet. Alirita la 6an de Julio 2016.