José de Anchieta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José de Anchieta
Persona informo
José de Anchieta
Naskiĝo 19-an de marto 1534 (1534-03-19)
en La Laguna, Kingdom of the Canary Islands,  Reĝlando de Kastilio
Morto 9-an de junio 1597 (1597-06-09) (63-jaraĝa)
en Anchieta, Governorate General of Brazil,  portugala kolonia imperio
Tombo Kolonia Brazilo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanaportugalalatina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Koimbro vd
Subskribo José de Anchieta
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkistoinstruistohistoriisto • poeto • lingvistokomponisto vd
Laborkampo historiogeografioetnografioreligiomuziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José de Anchieta, tiel nomata "Apostolo de Brazilo", naskiĝis en La Laguna, Tenerifo (Kanariaj Insuloj) en la 19-a de marto 1534. Kiel studento en Coimbra, li ekkonis la Kompanion de Jesuo antaŭ nelonge fonditan de lia parenco Sankta Ignaco el Loyola. Li eniris la Kompanion en la 1-a de majo 1551, sed en la sama jaro, grava acidento trafis lin. Ŝtupetaro falis sur lian ŝultron; de tiam, li fariĝis iom ĝiba, malfacile povis marŝi kaj eksuferis je la spino. Iu sugestis al lia Superulo, Pastro Miguel Torres iriĝi lin en Brazilon, kie la klimato povus esti taŭga kuracilo.

En la 8-a de majo 1553 ekvelis de Lisbono la karaveloj transportantaj soldatojn, funkciulojn kaj la duan guberniestron de Brazilo. Ĉe estis ankaŭ 6 jezuitoj. En la 13-a de julio alvenis Brazilon. Helpis la Provincialo de San-Vicento, pastro Manuel da Nóbrega, fondi misiejon kiu estos nuna urbo San-Paŭlo en la 25-a de januaro 1554.

Anchieta estis la unua kiu lernis la tupian lingvon kaj verkis ĝian gramatikon kaj vortaron. En 1564 estis kaptita de Tamojoj, ĝis Nóbrega sukcesis pacigi la indiĝenojn. En 1556 li fariĝis pastro. En 1567, lin vokis al Rio-de-Ĵanejro la nova guberniestro Mem de SÁ por esti ambasadoro al indiĝenoj instigitaj de francaj invadintoj. En 1577 li fariĝis superulo de Kompanio de Jesuo en Brazilo. Li loĝis en nuna subŝtato Espirito-Santo de 1585 ĝis 1597 kiam li mortis.

En la 10-a de aŭgusto 1736, Papo Klemento la 12-a deklaris lin "Respekteginda" pro liaj "heroaj virtoj". La 22-an de januaro 1980, Papo Johano Paŭlo la 2-a solene beatigis Anchieta. La 3-an de aprilo 2014 li estis kanonizita de la Papo Francisko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]