Jozef Miloslav Hurban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jozef Miloslav Hurban
Jozef Miloslav Hurban
slovaka verkisto

Naskiĝo 19-a de marto 1817
Beckov, Aŭstra imperio
Morto la 21-an de februaro 1888 (70-jara)
Hlboké, Aŭstrio-Hungario

Vidu ankaŭ Biografian portalon

Jozef Miloslav HURBAN (18171888) estis slovaka politikisto kaj verkisto. Kune kun Štúr li staris frunte de la nacireviviga movado. Li esis la enkorpigo de la idealo de ĉiuflanke aktiva ŝturano en la servo de la nacia intereso kiel kulturpolitikisto, publika aganto, soldato, poeto, prozverkisto kaj eldonisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Beckov, teologion studis en Bratislavo, estis evangelia pastoro en Hlboké, kie li ankaŭ mortis. Dum la studado en la evangelia liceo, li estis sub influo de Ľ. Štúr, apartenis al la plej aktivaj membroj de Societo ĉeĥo.

Kun Štúr kaj Hodža li oficialigis la dialekton de la centra Slovakio kiel la literaturan slovakan lingvon (1843), staris ĉe la fondo de la kleriga societo Tatrín (1844) kaj de societoj de sobreco. Li metitiĝis pri la ekfloro de la literatura vivo per eldonado de la almanako Nitra (1842, 1844) kaj de la revuo Slovakaj rigardoj (1846-7, 1851-2).

Literatura agado[redakti | redakti fonton]

La literatura agado de Hurban estis vasta. Li verkis satiran kaj patriotan poezion (Reeĥoj, 1840), historian epikon (La sorto de Nitra, 1842), la refleksiajn Kantojn (1846), draman poezion (Teatro de spiritoj super Tatroj, 1847) kaj porokazajn poemojn (Kantoj por nun, 1861). Sed la pezocentro de lia verkado estis en prozo.

Li provis plurajn ĝenrojn:

  • Vojaĝpriskribojn (Vojaĝo de Slovako al la slavaj fratoj en Moravio kaj Ĉeĥio, 1841);
  • Raportaĵojn (Promenoj en la valo de rivero Váh, 1843), La glasetoj el Korytnica, 1847);
  • Novelojn (La nuntempo kaj bildoj el la vivo en Tatroj, 1844, De Silvestro ĝis Epifanio, 1847);
  • Historian prozon (La edziĝo de la grandmoravia reĝo, 1842, La Svätoplukanoj, 1844, Vaganta apotekisto, 1846, Gottšalk, 1861).

Lia plej ampleksa prozaĵo estas la romano Gottšalk kun la temo de perforta disvastigo de kristanismo fare de Germanoj inter la apudbaltikaj Slavoj. Valora estas la rakontaĵo de Hurban Slovakaj studentoj (1853), sed super ĉio lia literaturhistoria studaĵo Slovakio kaj ĝia literatura vivo (1847) kaj la ampleksa, sed nefinita Biografio de Ludoviko Štúr (1881-4), kiuj kune estas atestaĵo pri la kulmina periodo de la nacia reviviĝo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Hurban partoprenis en la popolkunveno en Liptovský Mikuláš (1847), formulis la Postulojn de la slovaka nacio, estis aktiva en la Slava kongreso en Praha (1848) kaj batalis sur la barikadoj.

Li organizis kaj gvidis volontulajn grupojn en la Nacia revolucio 1848-9. Post la Revolucio li estis sub polica kontrolo. Post la subpremo de la Revolucio li prezentiĝis precipe por defendo de eklezio kontraŭ hungarigado, en la jaroj 1863-75 eldonadis revuon Ekleziaj leteroj.

En siaj politikaj opinioj li identiĝis kun la konservativa kaj mesianista vidpunkto – atendado de la helpo de la cara Ruslando. Jozef Miloslav Hurban kontribuis al la disfloro de la Štúr-epoka literaturo, antaŭ ĉio prozo, kvankam li mem ne kreis pli elstarajn artajn verkojn.


Nuvola Slovakian flag.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Slovakio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]