Juan Ginés de Sepúlveda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Ginés de Sepúlveda
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1490 (1490-06-11)
en Kordovo
Morto 17-an de decembro 1573 (1573-12-17) (83-jaraĝa)
en Pozoblanco
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanalatina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Bolonjohistoria universitato de Alkalao vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • filozofopolitikisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Ginés de Sepúlveda (1490-1573) estis hispana humanisto, filozofo, juristo, historiisto, latinisto, tradukisto de Aristotelo, mentoro de Filipo la 2-a (1527-1598), revizianto de la Nova Testamento, reĝa kronikisto de Karlo la 1-a kaj polemika proponanto de kolonia sklaveco en Ameriko, kontraŭe al Bartolomé de las Casas kiu defendis la indiĝenojn, en arda senvenkinta debato, konata kiel "La Valjadolida polemiko", en 1550.

Li same tenis akrajn polemikojn kun Erasmo de Roterdamo.[1] Li refutis Martenon Luteron kaj sintenis favore al Katerino de Aragono, onklino de Karlo la 5-a kaj edzino de Henriko la 8-a (1491-1537), kiu petis nuligon de la geedziĝo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel lertulo pri la greka kaj la latina, Sepúlveda studis teologion kaj kanonan juron en la Universitato de Alcalá de Henares, ricevinte sian doktorecon pri artoj kaj teologio en la Kolegio de Sankta Klemento, en Bolonjo, en 1523. Tie li studis sub orientiĝo de Pietro Pomponazzi (1462-1525), iu fakulo pri Averroes kaj arda sekvanto de Aristotelo.

La mecenoj de Sepúlveda inkluzivis, krom kelkajn kardinalojn -- tiaj kiaj Francisco Jiménez de Cisneros (1436-1517), Kajetano (1469-1534) kaj Francisco de Quiñones (1482-1540) -- aliajn italajn princojn, tiaj kiaj Alberto la 3-a Pio (1475-1531) kaj Ercole Gonzaga (1505-1563). Tia patroneco donis al li ŝancon atesti kaj respondi al sennombraj krizoj dum la komenco de la moderna epoko, kaj la plej grava el ili estis la reformoj en la Katolika Eklezio kaj la polemikoj pri la hispana justico rilate al la konkero de Ameriko.

La verkaro de Sepúlveda estas plurvaria kaj inkludas tradukaĵojn de Aristotelo, kies klopodojn li dediĉis la plejparton de sia vivo. La kardinalo Kajetano lin komisiis ankaŭ pri la revizio de la greka teksto de la Nova Testamento.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1522"De vita et rebus gestis Aegidii Albornotii" (Bolonjo)
  • 1522 Aristotelis Parva naturalia (latina versio)
  • 1526 De fato & libero arbitrio (Romo)
  • 1527 Alexandri Aphrodisiei Commentaria in duodecim Aristotelis libros de prima philosophia (latina versio)
  • 1532 Antapollogia pro Alberto Pio Comite Carpensi in Erasmum Roterodamum (Romo kaj Parizo)
  • Antaŭ 1535 Democrates: Dialogus de honestate rei militaris
  • 1535 Democrates alter sive de iustis belli causis ("Pri la justa kaŭzo de milito kun la indiĝenoj, laŭ Demokrito")
  • Antaŭ 1541: De ritu nuptiarum & dispensatione[rompita ligilo]
  • antaŭ 1541 Gonsalus: Dialogus de appetenda gloria
  • 1541 Collectio operum ab auctore recognitorum
  • 1542 "De rebus hispanorum gestis ad Novum Orbem Mexicumque" (Bolonjo, 1542).
  • 1544 "Democrates, sive de justi belli causis"
  • 1546 De correctione anni mensiumque Romanorum
  • 1548 Aristotelis De republica (latina versio)
  • 1556 "De rebus gestis Caroli Quinti" (Romo)
  • 1556 "Apologia pro libro de iustis belli causis" (Romo)
  • 1559 Historia de bello administrata in Italia[rompita ligilo]
  • 1560 De convenientia militaris disciplinae cum christiana religione" (Pozoblanco, postmorte)
  • 1564 "De rebus gestis Philippi II" (Pozoblanco, postmorta)
  • 1571 De regno
  • Nescioquo anno:
  • Epistulae
  • De rebus Hispanorum ad novum terrarum orbem Mexicumque gestis, ("La agoj de la hispanoj en la nova mondo de Meksikio") seu De Orbe novo ("Pri la nova mondo")
"Epistolarum libri septem",
verko eldonita en (1557).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laboratorio de Lingüística Informática. Arkivita el la originalo je 2016-10-29. Alirita 2017-01-29.