Juan Ramón Rodríguez Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Ramón Rodríguez Gómez
Juan Ramón dum TAKE 2018
Juan Ramón dum TAKE 2018
Persona informo
Naskiĝo 12-a de julio 1953
en Kubo
Lingvoj hispanaEsperanto
Nacieco kubano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo redaktoro
vdr

Juan Ramón RODRÍGUEZ GÓMEZ naskiĝis la  12-an de julio 1953(nun 1953-07-12) kuba esperantisto kaj historiisto. Juan Ramón esperantistiĝis en 1981 kaj de tiam membras en Kuba Esperanto-Asocio. Tuj poste ekmomencis instruis Esperanton kaj tion faris dum pluraj jaroj. Li membris la Nacian Estraron dum du periodoj 1991-2008 kaj 2013-2020, dum tiuj periodoj li respondecis pri informado, eksteraj kaj publikaj rilatoj, kulturo, historio ktp.[1]
Li partoprenis ĉiujn naciajn kongresojn, 4 Universalaj Kongresoj 75a, 78a, 86a kaj 95a kaj 5 Tut-Amerikaj Kongresoj (TAKE) 1996 (Kostariko), 1999 (Kolombio), 2001 (Meksiko), 2004 (Kubo) en kiu li estis membro de la LKK kaj 2008 (Kanado).[2]
Verkis libron pri la historio de Esperanto en Kubo Historia del movimiento esperantista en Cuba, hispanlinga ĉe Monda Asembleo Socia.[3] En 2019 ĝi estis tradukita al Esperanto pro grupo de kubaj esperantistoj. En 2019 li ankaŭ verkis Memorlibro de KEA.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto.cult.cu: Estraro de KEA (hispane). Arkivita el la originalo je 2019-09-03. Alirita 2019-09-12.
  2. (2004) Kongresa Libro TAKE 2004 (esperante). KEA, p. 4., 13–15., 16–24. kaj 26.
  3. Rodríguez Gómez, Juan Ramón. (2017) Historia del movimiento esperantista en Cuba (hispane). MAS. ISBN 978-2-36960-099-2.
  4. Rodríguez Gómez, Juan Ramón. [2019] Memorlibro (PDF) (esperante), KEA, p. 36.