Judit Temes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judit Temes
Judit Temes
Judit Temes
Persona informo
Naskonomo Tuider Judit
Naskiĝo 10-an de oktobro 1930 (1930-10-10)
en Sopron
Morto 11-an de aŭgusto 2013 (2013-08-11) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto • patologo
vdr

Judit Temes [temeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Temes Judit estis hungara naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, patologo. Ŝia origina familia nomo estis Tuider [tujder], ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gorácz Gyuláné [gorAc djulAnE].

Judit Tuider[1][2] naskiĝis la 10-an de oktobro 1930 en Sopron, li mortis la 11-an de aŭgusto 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Judit Temes akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1955, post jaroj ankaŭ patologian fakdiplomon, en 1975 marsisman diplomon, fine en 2000 juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1945–1956 ŝi estis en naĝista statuso. Post la unua diplomo ŝi laboris en medicina esplorinstituto, inter 1980–1994 ŝi estis hospitala ĉefkuracisto. Ŝi edziniĝis en 1957, ŝi vidviniĝis en 2001, dum ŝi naskis 2 gefilojn en 1957 kaj 1965. Ŝi ricevis ŝtatajn premiojn inter 1949 kaj 1994.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Judit Temes estis konata juna naĝisto ekde 1942. Ŝi estis hungara ĉampiono 17-foje, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1944-1956. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo en 1952, krome ŝi naĝis teame tri mondajn rekordojn inter 1950 kaj 1954. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1956, sed post jaroj ŝi estis arbitraciisto en Olimpiko, krome ŝi havis postenojn en la hungara kaj internacia akvasportaj vivoj.

Ŝia sola romano[redakti | redakti fonton]

  • Nílusi ballada a főpapról és a szajháról (2010)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • naĝejo en Sopron portas la nomon "Temes Judit"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]