Julio César Tamayo Salas
Etoso
Julio César Tamayo Salas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1966 (58-jaraĝa) en Santiago de Kubo |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto komputosciencisto |
Julio César TAMAYO SALAS (naskiĝis la 19-an de februaro 1966 en Santiago de Cuba, Kubo) estas kuba esperantisto kaj teknikisto pri komputiloj. Li esperantiĝis en 1989 kaj ekde tiam aktive partoprenas en esperantujo, li ĉeestis esperanto-aranĝoj kiel UK Berlino 1999; IJK Berlino 1999; 33-a ILEI-konferenco en universitato de Karlovy Vary, Ceĥio 1999; 6-a kaj 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE); pluraj Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo); 3-a, 4-a kaj 6-a Nacia Kongreso; AMO-seminario en Havano, Zamenhofaj Metiejoj en Guantánamo ka. Julio estis prezidanto de la esperanto-filio en Santiago de Cuba de 1994-2001; 2005-2010; dum 12 jaroj li estis komitatano de KEA. Li ankaŭ estas individua membro de UEA ekde 1996.