Juneco kaj Amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Juneco kaj Amo
Legendo el Venecio
Juneco kaj Amo Legendo el Venecio
Aŭtoro Edward Saxfon Payson
Eldonjaro 1930
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 72
Information icon.svg
vdr

Juneco kaj Amo [1] subtitolita Legendo el Venecio estas 72-paĝa novelo, originale Esperantlingve verkita de Edward Saxfon Payson. Ĝi aperis en la jaro 1930 en Londono ĉe "The Esperanto Publishing Company Limited".

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Amaventuro de pentristo. Priskriboj de l' urbkvartaloj, de l' markanalo, de sunsubiĝo. Malnovmoda novelo, bonintenca. Stilo flua. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 136
Citaĵo
 Simpla ĉarma rakonto, legendo de Venecio, aventuro de de pentristo kiu amegas junan belan filinon de fiŝisto. Ŝi preferas sekvi ilian junan plej bonan amikon. Post tiu perfido la artisto rezignas venĝon kaj mortigas sin. Korekta stilo
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 710

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 142, ISBN 978 1 59569 090 6

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]