Juppio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juppio (angle Yuppie, mallongigo por juna urba profesiulo) estas esprimo kiu iĝis ofta dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kaj rilatas al junaj plenkreskuloj en siaj 20-aj kaj 30-aj jaroj, membroj de la meza klaso, loĝantoj de granda urbo, havante edukadon kaj blankkoluman profesionliberalan profesion.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la esprimo "juppio" aperis unuafoje komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, diskuto pri junaj kaj urbaj profesiuloj estis farita jam en 1968, en sociscienca artikolo publikigita de Felix Kessler.

La verkisto Joseph Epstein estas erare konsiderata tiu, kiu kreis la terminon en 1982, sed la termino aperis jam en majo 1980 en loka revuo en Ĉikago, en ĵurnalisma artikolo de Dan Rotenberg. La esprimo komencis akiri popularecon en Usono en 1983, post kiam la kolumnisto Bob Green uzis ĝin en kolono kiun li publikigis pri la socia aktivulo Jerry Rubin, kaj donis al la rubriko la titolon "De juppio al juppio". La libro "The Yuppie Guide" publikigita en januaro 1983, kaj la kandidateco de senatano Gary Hart, kiu estis moknomita la "Juppia kandidato", por la pozicio de Prezidanto de Usono en 1984 ankaŭ kontribuis al la rapida disvastigo de la esprimo. Revuo Newsweek nomis 1984 "la jaro de la juppio", notante ke la vico da salajroj kaj okupoj de juppioj estas demografie neklara.

En artikolo publikigita en la Wall Street Journal en 1985, ekzistis referenco al fenomeno nomita "juppia-kontraŭreago", en kiu homoj kiuj konvenas la demografian profilon de juppio montras rezervadojn kaj malemon esti etikeditaj kiel tia. Poste, kaj precipe post Nigra Lundo en 1987, la termino ricevis negativan sociekonomikan signifon, kiu estas ankoraŭ konata hodiaŭ. La 8-an de April, 1991, Time revuo sciigis la morton de la juppio, en nekrologo kiun li publikigis.

Referencoj en popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Rilataj terminoj[redakti | redakti fonton]

  • Buppio estas kromnomo por afro-usonana juppio (nigra urba profesiulo).
  • Guppio estas kromnomo por geja urba profesiulo.
  • Juppigado ofte anstataŭas Burĝigo. Ĝi signifas turni certan personon, produkton aŭ lokon en tiujn, kiuj estas al la gusto de la juppioj.
  • Sindromo de Kronika Laceco ofte estis kromnomita "juppia malsano", kvankam la sociekonomika karakterizado de tiuj suferantaj de la sindromo estis trovita esti senbaza.
  • "Juppia manĝkupono" estas usona slango por 20 USD-bileto, ĉar ATM-oj en Usono kutime nur permesas eltirojn de 20 USD-biletoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]