Juri Knorozov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juri Knorozov
Persona informo
Naskonomo Юрий Валентинович Кнорозов
Naskiĝo 19-an de novembro 1922 (1922-11-19)
en Pivdenne
Morto 30-an de marto 1999 (1999-03-30) (76-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Kovalyovskoye cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato • MSU Faculty of History • Ĥarkiva Universitato
Okupo
Okupo antropologo • lingvistoarkeologohistoriisto • egiptologo • mesoamericanist • etnologo • etnografo
TTT
Retejo http://knorosov.com/
vdr

Juri Valentinoviĉ KNOROZOV (literumita ankaŭ kiel Knórosov; ruse Юрий Валентинович Кнорозов; Ĥarkovo, Sovetunio (aktuale en Ukrainio), 19a de novembro 1922 — Sankt-Peterburgo, Rusio, 30a de marto 1999) estis lingvisto, epigrafiisto, etnologo, fakulo pri majaoj, kiu ludis gravan rolon en la deĉifrado de la skribsistemo de la kulturo de majaoj (nome majaa skribo).[1]

Studante historion en la universitato, li devis fari militservon dum la Dua Mondmilito kaj venis kun la Ruĝa Armeo ĝis Berlino kaj laŭdire li savis el brulanta biblioteko librojn pri majaoj kaj ekde tiam li interesiĝis pri la deĉifrado de la majaa skribo.[2] Li dediĉis sian energion al tiu studo, kaj tio rezultis en lia doktoriĝo en historiaj sciencoj en 1955. Dum multaj jaroj, li estis membro de la Instituto de Etnografio de la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio en Leningrado (nuntempe, Sankt-Peterburgo).

Knorozov priskribis grandajn atingojn en la kampo de la deĉifrado en artikolo titolita Древняя письменность Центральной Америки (Drévniaia Písmennost Tsentrálnoi Amériki, La antikva skribmaniero de Centrameriko), publikigita en la soveta revuo Soviétskaya Etnografía ("Soveta Etnografio"), en 1952. En tiu, li asertis, ke la glifoj skribitaj de la antikvaj majaoj konsistis kaj de logogramoj (signoj uzataj por reprezenti kompletan vorton) kaj de fonetikaj signoj, en kiuj ĉiu glifo reprezentas kombinon konsonanto-vokalo (kv), tio estas, silabo. Knorozov supozis prave, ke majaa vorto formita per kombino konsonanto-vokalo-konsonanto (kvk) aperis skribita per du glifoj, kaj ke restis neprononcita la vokalo de la dua glifo (nome la principo de sinharmonio). Per tiu metodo, Knorozov kapablis deĉifri grandan nombron de majaaj simboloj, ĝis tiam nekompreneblaj.[3]

Tiuj atingoj estis malakceptitaj de granda parto de la internacia fakularo, en kiu hegemoniis la usona Eric S. Thompson, arda kontraŭkomunisto, kiu rifuzis la teoriojn de Knorozov pro ideologiaj kaŭzoj. Nur post la morto de Thompson en 1975, la tendenco de la fakuloj klinis al la akceptado de la teorioj de Knorozov kaj tiel la laboroj de Linda Schele, David H. Kelleyy, Peter Mathews, Merle Greene kaj Floyd Lounsbury rezultis en la deĉifrado de la majaaj dinastioj.[4]

Pro konfliktoj kun aliaj sovetaj sciencistoj, Knorozov de 1956 ne ricevis elirpermesojn por partopreni eventojn ekster Sovetunio, kaj nur en la 1990-aj jaroj povis viziti la majaajn lokojn de Gvatemalo kaj Meksiko.

En 2012 jaro en Kankuno estis inaŭgurita monumento al Knorozov, farita laŭ lia plej fama foto kun kato en la manoj. Sur la monumento estas citaĵo: „En mia koro mi ĉiam restas meksikano“. En la ukraina urbo Ĥarkovo (Ĥarkivo), kie li studis en universitato, ekde 2016 ekzistas strato Knorozov.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Yuri Knórosov, Centro de estudios mayas Yuri Knórosov [1] Arkivigite je 2021-06-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Junio 2021.
  2. Malvido, 2009: 144-145
  3. Casares G. Cantón, Raúl; Duch Colell, Juan; Antochiw Kolpa, Michel; Zavala Vallado, Silvio et ál (1998). Yucatán en el tiempo. Mérida, Yucatán. ISBN 970 9071 04 1.
  4. Malvido, 2009; 152.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]