Jurij Klen
Jurij Klen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Освальд-Экхарт Фридрихович Бургардт |
Aliaj nomoj | Юрій Клен |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1891 en Serbynivka |
Morto | 30-an de oktobro 1947 (56-jara) en Aŭgsburgo |
Tombo | Baikove Cemetery |
Lingvoj | ukraina lingvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio • Vajmara Respubliko • Nazia Germanio • Germanio |
Alma mater | Q4348927 |
Okupo | |
Okupo | tradukisto • literaturkritikisto • verkisto • poeto • literatursciencisto |
Jurij KLEN ukraine: Юрій Клен, preŭdonimo de Oswald Burghart (naskiĝis en 1891, mortis en 1947 en Augsburg (Germanio)) estis ukraina poeto, tradukisto, literaturologo. Naskiĝis en Podolio en familio de la germandevena koloniisto. Fininte gimnazion kun la "ora medalo" li fariĝis studento de la Kijiva Universitato (1911). Dum la 1-a mondmilito li estis ekzilita de rusaj aŭtoritatoj al Arĥangelska gubernio (1914-1918), poste revenis en Kievon kaj diplomitiĝis kiel lingvisto kaj filologo.
Jam en 1920-aj jaroj en liaj poemoj estis videblaj trajtoj de nov-klasikuloj.
De 1931 li loĝis en Germanio, kie li doktoriĝis en 1936.
1943 - poemkolekto "Karaveloj", kie li penis sintezigi principojn de kijivaj nov-klasikuloj kaj de poetoj de "praga skolo". Aŭtoro kunligis antikvan tradicion kun heroismo de mezjarcentaj kavaliroj kaj kun ukrainaj tradicioj de princ-hetmana epoko (10-a-17-a jc).
Liaj la plej alte taksataj poemoj:
- Malbenitaj jaroj (1937)
- Cindro de imperioj (1943-47)
Por Ukraina antologio lian poezion esperantigis Volodimir Pacjurko.