János Hamvai
Aspekto
János Hamvai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1902 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de aprilo 1988 (86-jaraĝa) en Nov-Zelando |
Lingvoj | Esperanto • hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto lingvisto tradukisto juristo |
János HAMVAI estis hungara esperantisto, kiu eminente esperantigis (1972) 400-paĝan historian romanon Sklavoj de Dio de Géza Gárdonyi pri la 13-jarcento.
Johano Hamvai estis doktoro pri juro, diplomita en Budapeŝto, sed vivanta en Nov-Zelando. Verŝajne li naskiĝis en 1902 (laŭ Demandoj de Blazio Vaha).
Informoj pri li mankas, nur en hispana gazeto de 1961 aperis intervjuo kun li (la redaktoro demandis hispane kaj li respondis en Esperanto) kaj en la Viena bild-arkivo restis tri fotoj kun li.