József Eötvös

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Eötvös
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1813 (1813-09-03)
en Buda
Morto 2-an de februaro 1871 (1871-02-02) (57-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario vd
Partio Deák Party • Address Party vd
Subskribo József Eötvös
Familio
Patro Ignác Eötvös vd
Edz(in)o Ágnes Rosty vd
Infanoj Loránd Eötvös vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono József EÖTVÖS [jOĵef otvoŝ], hungare Eötvös József (naskiĝis en Buda, la 3-an de septembro 1813; mortis en Pest (urbo), la 2-an de februaro 1871) estis hungara verkisto kaj politikisto.

Skulptaĵo pri Eötvös

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li frekventis gimnazion kaj universitaton en Pest kaj li iĝis advokato. En 1836 li vizitis Germanion, Svislandon, Nederlando, Francion kaj Anglion. En 1838 li verkis romanon „Karthausi”, sed li ankaŭ politikadis. Li estis grava figuro de la tiutempa Hungarujo. En 1848 li estis ano de la unua hungara kabineto, kiel ministro pri edukado kaj religio. Lia politiko estis kompromisema, tial li forlasis Hungarion kaj li revenis en 1853, kie li estis elektita parlamentano en 1861. En 1867 li denove estis ministro pri edukado kaj religio. Li defendis la judojn kaj aliajn minoritatojn.

Li estis prezidanto de Societo Kisfaludy inter 1861-1867. Li estas patro de fizikisto Loránd Eötvös. Li estis entombigita en Ercsi.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio